Feu d'artifice (Fajraĵo aŭ Artfajraĵo), Op. 4 (Fajraĵo, en rusa Фейерверк, Feyerverk) estas frua komponaĵo de Igor Stravinski, verkita en 1908. La verko estas orkestra fantaziaĵo, kaj kutime daŭras ĉirkaŭ kvin minutojn por esti ludata.
Kompono
Stravinski komponis Feu d'artifice kiel nuptodonaco por la filino de Nikolaj Rimskij-Korsakov nome Nadjezda kaj Maksimilian Steinberg, kiuj geedziĝis kelkajn tagojn antaŭ la morto de ŝia patro. Feu d'artifice helpis disvolvigi la reputacion de Stravinski kiel komponisto, kvankam ĝi ne estas konsiderata reprezenta de sia matura verkaro.
Aliaj signifoj de la vorto Fajraĵo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.