Fahrenheit 451 | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Fahrenheit 451 |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 23 dec. 1966, 14 nov. 1966, 1966, 15 sep. 1966, 16 sep. 1966 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, filma dramo, malutopia filmo, filmo bazita sur romano, arthouse science fiction film |
Kameraado | Nicolas Roeg |
Reĝisoro(j) | François Truffaut |
Produktisto(j) | Lewis M. Allen |
Scenaro | François Truffaut • Jean-Louis Richard |
Filmita en | Pinewood Studios |
Loko de rakonto | Klevlando |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | Oskar Werner • Julie Christie • Cyril Cusack • Mark Lester • Yvonne Blake • John Rae • Anton Diffring • Tom Watson • Eric Mason • Michael Balfour |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
Fahrenheit 451 estas brita sciencfikcia drama filmo de 1966 reĝisorita de François Truffaut.
La scenaro estis bazita sur samnoma romano de Ray Bradbury. Temas pri la nura filmo de Truffaut farita nur en angla.
En distopia socio en kiu la sciaro estas konsiderata danĝero, oni malpermesis la librojn. La metio de Guy Montag, fajrestingisto, estas fakte fajrdetrui ilin. Lia renkonto kun Clarisse kondukas lin al pridubo pri lia agado.
La titolo de la filmo (kaj ankaŭ de la baza libro) venas de la temperaturo de sparka punkto de papero esprimita en gradoj Fahrenheit, kio korespondas al 232,78 gradoj Celsius.
Intrigo
En tuja estonteco la fajrestingistoj jam ne estingas incendiojn sed bruligas librojn, ĉar, laŭ la registaro, la legado malfeliĉigas homojn havigante al ili angoron. Legante, la homoj cerbumas, analizas kaj pridubas sian vivon kaj la realon. La celo de la registaro estas eviti la aliron al libroj, por certigi ilian feliĉon, kaj eviti pridubadon. Tiukadre, la fajrestingisto Guy Montag, renkontas kunulinon, Clarisse, kiu klarigas, ke ŝi kaj ŝia familio estas klasitaj kiel kontraŭsociaj ĉar ili pensas per si mem. Tial li scivolemas pri la libroj kiujn li devas bruligi (ĉefe David Copperfield de Charles Dickens), kaj dubas pri la realo de sia feliĉo. Tiam li eklegas, kaj tial li ne nur malobeas la leĝojn, sed ankaŭ ekkonscias pri la ĉirkaŭa realo. Tiu situacio kondukas lin al konflikto kontraŭ sia edzino, Linda, kiu partoprenas en interagado nomita «The Family» pere de televido.
Clarisse devas eniri en eksterleĝeco ĉar ŝi estis malkovrita de la fajrestingistoj. Ŝi renkontas denove Montag kaj anoncas sian intencon fuĝi ĉe «legantoj» kiuj vivas en arbaro, ekster la socio, kaj parkeras la librojn por ke ili ne iĝu forgesitaj. Montag decidas lasi sian laborpostenon, sed lia edzino denoncas lin al la fajrestingistoj. La lasta misio de Montag kondukas lin al sia hejmo, kie li devas bruligi siajn librojn. Li bruligas la meblaron, mortigas sian kapitanon per flamĵetilo kaj fuĝas. Montag retrovas la legantojn ĉe kiuj Clarisse rifuĝiĝis. Ambaŭ ekparkeras libron por konservi ĝin al la estonteco. La libro de Montag estos Tales of Mystery & Imagination de Edgar Allan Poe.
Geaktoraro kaj roluloj
- Oskar Werner : Guy Montag
- Julie Christie : Clarisse/Linda Montag
- Cyril Cusack : la kapitano
- Anton Diffring : Fabian
- Jeremy Spenser : la viro kun pomo
- Bee Duffell : la virino de libroj
- Noel Davis : televida prezentisto
- Don Pickering : televida prezentisto
Referencoj
Bibliografio
- Baecque, Antoine de; Toubiana, Serge (1999). Truffaut: A Biography. New York: Knopf. ISBN 978-0375400896.
- Insdorf, Annette (1994). François Truffaut. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0521478083.
- Monaco, James (1976). The New Wave. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0195019926.
- Wakeman, John (1988). World Film Directors, Volume 2. New York: The H. W. Wilson Company. ISBN 978-0824207571.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fahrenheit 451 (film, 1966) en la franca Vikipedio.