rondfolia kverko (Quercus rotundifolia) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
fago Fagus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La fagacoj[2] (latine Fagaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 9 genrojn kaj ĉirkaŭ 1100 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas fago[2].
La specioj de tiu familio estas arboj aŭ arbedoj. Ili vivas en mildaj kaj ankaŭ tropikaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La viraj floroj staras en amento aŭ en kapeto, la inaj floroj po 1-3 staras cirkulante kun hipofolioj; ĉiu arbo estas duseksa. La frukto estas nomata kiel glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.
La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj. Fagacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.
Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Fagales Engl. - fagaloj
- Fagaceae Dumort. - fagacoj
- Castanea Mill. - kastaneo[5]
- Castanopsis (D. Don) Spach - kastanopso
- Chrysolepis Hjelmq. - krizolepido
- Cyclobalanopsis Oerst. - ciklobalanopso
- Fagus L. - fago[2]
- Lithocarpus Blume - litokarpo
- Notholithocarpus P. S. Manos, C. H. Cannon & S.H. Oh - notolitokarpo
- Quercus L. - kverko[6]
- Trigonobalanus Forman - trigonobalano
- Fagaceae Dumort. - fagacoj
- Fagales Engl. - fagaloj
Kelkaj specioj:
- fago
- ordinara fago Fagus sylvatica
- orienta fago Fagus orientalis
- kastaneo (produkto kaŝtano)
- kverko
- korkokverko Quercus suber
- ilekskverko Quercus ilex
- pedunkla kverko Quercus robur
- petra kverko Quercus petraea
- muska kverko Quercus cerris
- lanuga kverko Quercus pubescens
- ruĝa kverko Quercus rubra
Vidu ankaŭ
Referencoj
- 1 2 3 Fagaceae ĉe World Flora Online
- 1 2 3 fago en PIV ĉe vortaro.net
- 1 2 Fagaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2021-04-29. Alirita 2020-05-22.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ kastaneo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ kverko en PIV ĉe vortaro.net