Konatiga Esperanta kurso "Faru la rondon!" (FaRo) estas rektmetoda maniero instrui elementojn de Esperanto, ellaborita de profesia Moskva instruisto, membro de ILEI Irina Gonĉarova.

Gonĉarova komencis praktiki la kurson printempe 2000 kaj ĝis 21-a de septembro 2006 okazigis ĝin 17-foje, kio donis sufiĉan sperton por la konkludoj kaj permesis transdoni gvidadon de la kurso al la plej instrukapablaj ĝiaj partoprenintoj.

Celo

Interna celo de FaRo estas riĉigi la E-movadon per freŝaj homfortoj. Ekstera celo (vidpunkte de la lernontoj) estas: minimuma (kaze de nura vizitado) - konatiĝo kun Esperanto dum vigla tempopasigo en amika etoso, maksimuma (kaze de regula vizitado kaj paralela serioza memlernado) – ekposedo de E-gramatiko, akiro de elementa kompren- kaj parolkapablo en Esperanto.

Celgrupo

Ĉefe – studentoj kaj junuloj, inkluzive lernejanojn de lastaj klasoj. Plus plej interesitaj kaj kapablaj mezlernejanoj kaj plej psike malkatenigitaj aĝuloj. La grupo ne devas esti pli ol 12- kaj malpli ol 8-persona.

Aliĝo

La lernontoj pagas por la tuta kurso kaj la lerniloj 400 RUB (sufiĉe granda sumo por junuloj kaj relative malgranda kompare kun kostoj de fremdlingvaj kursoj) kaj plenigas aliĝilon, kiu per si mem estas intercetere plia varbilo, reklamo, garantiigilo ktp – do, elvokas multajn demandojn pri la E-movado kaj forte varmigas la intereson. Krome ili ricevas la programon de la tuta kurso kun datoj kaj temoj de ĉiuj lecionoj kaj kromaj tiutempaj E-eventoj (klubkunvenoj, aranĝoj, regionaj aŭ landaj renkontiĝoj) kun adresoj, detala priskribo kiel trovi kaj kontakttelefonoj.

Lerniloj

Ĉe la aliĝo la lernontoj ricevas ĉion, kion ili bezonos se dum la kurso aperas deziro memstare profundiĝi en la materialon: kelkpaĝan konsultlibreton de Andrej Grigorjevskij; solidan akademian eldonon "Lernolibro de Esperanto. Baza kurso" de Boris Kolker; la ruslingvan libron de Nikolao Gudskov "Faktoj kaj kurtaj informoj pri Esperanto"; "Kontakto-Vortaron" (la vortlisto de la revuo "Kontakto", kiu estas konsiderata kiel nepra minimumo por havi rajton partopreni rusiajn E-aranĝojn); Esperanto-rusan teman vortaron de Igor Galiĉskij; 2 poŝajn kantaretojn – kun la plej popularaj en Rusio E-kantoj kaj kun dulingvaj kantoj; legolibron de Claude Piron "Gerda malaperis". Dum la kurso en ĉiu leciono la lernantoj ricevas folion kun la tuta teksto de la leciono kun ekzercoj kaj hejmaj taskoj.

Instruiloj

Grandformataj nomŝildoj, ŝildoj por meblaro kaj ĉio troviĝanta en la klasĉambro, paperfolioj (A4) kun frazoj kaj gramatikaĵoj, ne malpli ol 100 grandformataj bildoj (revuaj eltranĉaĵoj) kaj multaj slip-bildetoj, slipetoj kun vortoj, deko da diverskoloraj molaj ludiloj malgrandaj ("karesbestoj") kaj alispecaj ludiletoj, magnetofono kun sonkasedoj, disdona tajpmaterialo kun la tekstoj de kantoj kaj versaĵoj, laboraj lecionaj folioj-elprintaĵoj, koloraj feltkrajonoj, papero por desegni ktp.

Programo

La kurso konsistas el 10 lecionoj po 2,5 horoj, Lingva Olimpiko kiel kontrolo de la rezultoj kaj Gasta Vespero (vd. plie). Foje antaŭ la kurso estas okazigata speciala Aliĝkunveno. Do, sume 12-13 kunvenoj.

La kurso estas rektmetoda (la Gvidanto neniam parolas ruse!), enhavas ĉiujn bazajn gramatikaĵojn de Esperanto, de la alfabeto ĝis kompleksaj tempoj. Ĉiu leciono estas dediĉita al konkreta temo, plej triviala (konatiĝo, ŝatokupoj, vendejo, urbo ktp). Enestas lingvaj ludoj (ankaŭ movaj), kantado, para laboro, ĥoraj respondoj ktp. La Gvidanto devas regi la lingvon, kompetenti pri metodiko de E-instruado, ami la laboron kaj la lernantojn, esti bonkora, tolerema, amikema kaj adaptiĝema al foje surprize ŝanĝiĝanta situacio. Necesas tre bone prepari la lecionojn teknike kaj enhave. La Gvidanto devas krei la amikan kaj samtempe dinamike-laboran etoson de la kurso kaj sincere ĝui tiun kune kun la kursanoj.

Teamo

La Gvidanto laboras helpata de la Teamo. La teamanoj parolas inter si nur Esperante. La Teamo baze konsistas el la lernintoj de la antaŭa FaRo (kaj tio estas bona ripetado por ili), kaj estas malfermita ankaŭ al senescepte ĉiuj sukcesaj finintoj de antaŭaj FaRoj kaj - laŭ aserto de I. Gonĉarova - al ĉiuj parolantaj esperantistoj (kvankam, laŭ aserto de V. Melnikov, estis ekzemploj, ke la gvidanto strebas izoli la lernantojn de reala E-movado). Speciale bonvenas gvidantoj de junulara E-movado kaj junaj E-aktivuloj. Tio helpas tuj kunigi la kursanojn kun la movadanoj, kaj post la kurso la lernintoj, konante la esperantistojn dum kursaj kunagadoj, jam ne sentos sin fremdaj.

Taskoj de la teamanoj

La teamanoj:

  • preparas la klasĉambron kaj teknikaĵojn antaŭ la lecionoj;
  • respondas demandojn kaj kontrolas gramatikajn ekzercojn de la kursanoj antaŭ la lecionoj;
  • laboras kiel imitmodeloj por la kursanoj kaj kiel kursanoj (ĉe, ekzemple, ĥoraj respondoj) por kuraĝigi ilin;
  • dum grupa enronda laboro sufloras korektan respondon al postrestuloj;
  • gvidas laboron pri gramatikaj kaj paroligaj ekzercoj en etaj grupoj aŭ para agado (kutime – kiom da teamanoj, tiom da et-grupoj);
  • ordigas la klasĉambron post la lecionoj.

Akcepto de novaj kursanoj

La novuloj estas akceptataj al la kurso ĝis la 5-a leciono inkluzive. Tion ebligas aktivado de la teamanoj, kiuj:

  • ekster la lecionoj helpas al la novuloj studi la jam lernitan materialon;
  • rajtas flustre ruse suflori kaj devas ajne helpi al ili dum la mem lecionoj.

Ejoj

Ideale la ejoj devas esti du: la klasĉambro kaj la vestiblo. En la vestiblo la kursanoj kunvenas, babilas ruse kun teamanoj kaj la Gvidanto, individue laboras kun teamanoj pri hejmaj taskoj aŭ kromaj volontulaj gramatikaj ekzercoj, demandas pri E-aranĝoj kaj planas kunveturadojn, rigardas fotaĵojn ktp, kuntrinkas teon post la lecionoj. En la klasĉambro okazas nur la leciono mem; ĉi tie oni ne rajtas paroli nacilingve (escepte flustradon de teamanoj por malstumbligi postrestulojn). Antaŭ la lecionoj en la klasĉambron rajtas eniri nur la teamanoj – por prepari la ejon kaj renkonti la kursanojn dum la Enira Rito. En la klasĉambro devas esti granda libera meza spaco kaj moveblaj seĝoj por ĉiu kurspartoprenanto; cetera meblaro ne gravas kaj povas tute foresti.

Ritoj

La plej striktaj estas tri: la Enira Rito, La Malstreĉiga Rito kaj la Adiaŭa Rito.

La Enira Rito celas transŝalti la partoprenantojn de eksteraj aferoj kaj zorgoj al la labora kaj amika etoso de la kurso. Inter ceteraĵoj de tiu ĉi rito estas la salutfrazo al ĉiu eniranta: "Bonvenon! Faru la rondon!" – kiu donis la nomon al la kurso. Ĝi disciplinigas kaj samtempe mildigas la homojn, kuniĝante ilin en unu amika rondo.

La Malstreĉiga Rito celas ripozigi la kursanojn post laboro de la unua lecionduono. Ĉiuj sidas en liberaj pozoj kun fermitaj okuloj kaj aŭskultas trankviligan kanton en Esperanto.

La Adiaŭa Rito celas fari belan amikan finon de la leciono kaj kutimigi la novulojn al la tradicia adiaŭo de ĉiuj rusiaj E-aranĝoj: "Per Esperanto - por mondpaco kaj amikeco! Ĝis revido, ĝis revido, ĝis revido!"

Lokigo

Fakte, estas parto de la Enira Rito. Lokigo celas koncentrigi la partoprenantojn je "nun kaj ĉi tie" – kaj lernigi al ili nomojn de la ĉirkaŭaj objektoj kaj farataj movoj.

Kursaj nomoj

En la unua leciono ĉiu kursano ricevas la kursan nomon kaj la plenan legendon pri si, lokiĝantan sur grandformata surkola ŝildo, nepre deviga por porti tra la tuta kurso. Ĉiuj kursaj nomoj estas signifaj, lernigas novajn radikojn kaj foje gramatikerojn. Ekzemple, la princino kun la nomo Rajta Regi loĝas en Singapuro, en la vilao Sange Pura. La kapitano de la ŝipo "Venkanta Maron" nomiĝas NeEmo Ordoni, li estas portugalo. Signifojn de la nomoj la kursanoj ekscias ofte jam post kiam la nomoj estas bone parkerigitaj kiel simpla belsonaĵo (do eble ne ĉiam ĝojigas la lernantojn, laŭ kritikantoj de la instrumetodo; ekzemple, ekzistas ripetata onidiro pri fraŭlinoj, kiuj portis nomojn Misa Kiso kaj Hazarda Ĝuo, tamen tiu aserto bezonas konfirmon). Pri la kursaj nomoj kaj la legendoj laboro daŭras dum la tuta kurso. Hazarde vizitantaj esperantistoj ĉiam ricevas ŝildon kun la nomo Transmara Gasto kaj pliajn sufloraĵojn por fantazii sian legendon.

Ofte la dumkursa nomo iĝas porlonga kromnomo de aktiva esperantisto ankaŭ ekster la finintoj de FaRo: kiel Benita (Alla Kudrjaŝova), Sorĉa, Fluganta kaj aliaj.

Estas rimarkinde, ke la metodon de kursaj nomoj de longe uzis en sia instrua praktiko ankaŭ alia fama rusia instruisto — Aleksandro Melnikov. Ankaŭ liaj lernintoj foje portas kursan nomon en posta esperantista vivo (kiel vikipediisto P.Fiŝo).

Metodo

Rekta — kaj malfacile priskribebla. La metodo estas kompilaĵo el diversaj paroligaj ekspres-metodoj, psikotrejnadoj (Cseh, Lozanov, Kitajgorodskaja, Aleksandr Blinov, Grigorjevskije), granda propra sperto kaj spontana fantazio.

Lingva Olimpiko okazas fine de ĉiu kurso kaj celas kuraĝigi la kursfinintojn, montrante al ili, kiom multe ili jam scias. Estas lingvokontrolo de vortprovizo (skriba), tradukkapablo (skriba), "retoriko" (unuminuta elpaŝo pri amuza temo) kaj deklamado (anticipe parkerigita versaĵo). La gajnintoj ricevas librajn premiojn.

Varbado

Fina ŝtupo — la festa Gasta vespero. La kurspartoprenintoj invitas siajn geamikojn, gepatrojn, ĉiujn interesitojn por kune festeni kaj demonstri, kiel gaje kaj fruktodone ili pasigas la tempon lernante. En la komenco de la vespero ĉiuj prezentas al la aliaj siajn gastojn kaj sin mem — al aliulaj gastoj. Estas demonstrataj kelkaj plej amuzaj fragmentoj de la lecionoj (ekz., fabelscenigo, kun engaĝigo de la publiko), la kursaj kantoj kaj plej sukcesaj olimpikaj deklamaĵoj. Fine necesas ne forgesi anonci la komencon de la sekva kurso kaj inviti al la Aliĝvespero. Teumado kutime ne tre sukcesas, ĉar mankas tempo kaj la homoj estas tro emociigitaj por atenti regalaĵojn. Post tia Gasta Vespero ne estas problemo plenigi la sekvan grupon per dezirantoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.