
Faultarbaro estas arbaro kiu kreskas sur geologia faŭlto. Ĝi estas daŭre malseka kaj partatempe ankaŭ inundata kaj marĉa. Ĝi diferenciĝas de regule inundata apudrivera arbaro, kiu estas karakterizita de rivero kun forta akvonivela dinamiko.
Priskribo de la biotopo
La termino faŭltarbarao estas laŭ la pejzaĝekologio relative malvasta. „Vera“ faŭltarbaro estas karakterizita laŭ jenaj ecoj:
- la ejo havas daŭre tre altan grundakvan nivelon, kiu ŝanĝiĝas dum la jaro ne pli ol unu metro.
- Inundo okazas precipe en la frua printempo (post la degelado de la neĝo) kaj daŭras plurajn semajnojn ĝis monatojn.
- La indundojn ne altransportas – male al la apudriveraj arbaroj – apenaŭ sedimentojn kiel sablo kaj ŝlimo.
- La supra grundtavolo konstas el minimume 10 ĝis 20 cm dika tavolo de torfo, kiun la arbaro mem formis el diversgrado malkomponita plantmaterialo.
Tipoj de faŭltarbaroj en Mezeŭropo
Alnaroj


Faŭltalnaro pli ofte kreskas sur marĉaj grundoj, kiuj havas pli da nutraĵoj, en ebenaj ĝis submontaraj regionoj. Ĝi nomiĝas laŭ la dominanta arbo nigra alno (Alnus glutinosa). Tipe estas arboj ,kiuj havas stilzaj radikoj.La alno povas kreski pli bone ĉe tro malsekaj grundoj kaj alternantaj akvoniveloj ol aliaj arbospecioj. La subkreskaĵoj estas ekzemple oblonga karekso, Carex elongata aŭ pinta karekso, Carex acutiformis). La malgranda lemno (Lemna minor) flosas en la akvejoj. Krome ie kreskas dolĉamara solano (Solanum dulcamara) kaj marĉa kalao (Calla palustris). Jenaj altaj staŭdoj kreskas tie kiel la tre venena akvocikuto (Cicuta virosa), kanaba eŭpatorio (Eupatorium cannabinum), eŭropa likopo (Lycopus europaeus), ordinara lisimaĥio (Lysimachia vulgaris), salika litrumo (Lythrum salicaria), langa ranunkolo (Ranunculus lingua) kaj riverrumekso (Rumex hydrolapathum).

Betula, Pina kaj Picea faŭltoj

Betulaj faŭltarbaroj kreskas rande de nutraĵmalriĉaj acidaj torfejoj kaj distrofiaj akvejoj. La herba tavolo konsistas el sfagnoj (Sphagnum), kaj (Vakcinio), blua ceruleo (Molinia caerulea) aŭ agla pteridio (Pteridium aquilinum).
Faŭltaj kaj marĉaj arbaroj tutmonde
Marĉaj arbaroj en Nordameriko


Faŭltarbaroj en Sudameriko
Marĉaj pluvarbaroj en la Kongobaseno de Afriko
Marĉaj arbaroj en Sudorienta Azio
Endanĝerigado
Vidu ankaŭ
Referencoj
Literaturo
- Heinz Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologischer Sicht. – 4. Aufl., Ulmer-Verlag, Stuttgart, 1986. ISBN 3-8001-3430-6
- Richard Pott: Die Pflanzengesellschaften Deutschlands. – UTB für Wissenschaft, Ulmer Verlag, Stuttgart, 1992. ISBN 3-8252-8067-5
- Michael Succow & Lebrecht Jeschke: Moore in der Landschaft: Entstehung, Haushalt, Lebewelt, Verbreitung, Nutzung und Erhaltung der Moore. – Verlag Harry Deutsch, Thun und Frankfurt/Main, 1990. ISBN 3-87144-954-7
Eksteraj ligiloj
- Torfwälder in Indonesien Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, Seite 27, abgerufen am 14. Juli 2006; 352 kB)