FSG Wickersdorf
lernejo
Geografia situo 50° 35′ 20″ N, 11° 15′ 7″ O (mapo)50.58911.252Koordinatoj: 50° 35′ 20″ N, 11° 15′ 7″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Saalfeld
FSG Wickersdorf (Turingio)
FSG Wickersdorf (Turingio)
DEC
FSG Wickersdorf
FSG Wickersdorf
Lokigo de Turingio en Germanio

La Libera lernejkomunumo Wickersdorf (germane Freie Schulgemeinde Wickersdorf, mallongigo FSG Wickersdorf) estis reformpedagogia institucio en Saalfeld-Wickersdorf, Germanujo.

Historio

Temis pri ege konata projekto de progresema eduko - de Gustav Wyneken, Paul Geheeb, August Halm, Martin Luserke, Rudolf Aeschlimann kaj Fritz Hafner - kiu ekis en 1906. La bienon en Wickersdorf proponiĝis fare de la ŝtata konsilisto Schaller en julio 1906. Unu tiea lernanto estis la verkisto Ulrich Becher.

Jam ekde 1930 la regantoj de Nazia Germanio transformis la lernejon al elita internulejo de sia ideologio, kaj post 1945 la GDR-ministerio de eduko instalis tie same internulejon tre politikan: ĝi estis ekz. speciala lernejo kun pli ampleksa instruado de la rusa lingvo kaj havis kontrakton partnerecan kun la Stasi-filio en Saalfeld. Fakte estiĝu tie la estonta kadro komunisma; estis praktikigata komunisma edukado. La gepatroj de la gelernantaro ofte apartenis al la GDR-elito.

Post la malsukcesa novfondiĝprovo laŭ tradicia reformpedagogio la lernejo fermiĝis en 1991. Poste antropozofia vivkomunumo uzis la areon.

Wickersdorf-lernejkomunumo, 1907

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.