Félix Máriássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1919 en Markušovce |
Morto | 26-an de januaro 1975 (55-jaraĝa) en Szőny |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Máriássy |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • filmmuntisto |
Félix MÁRIÁSSY [fEliks mAriAŝi], hungare Máriássy Félix estis hungara reĝisoro, filmomuntisto kaj profesoro.
Félix Máriássy naskiĝis la 3-an de junio 1915 en Hungario, en Márkusfalva (nuntempa Markušovce en Slovakio) - mortis la 26-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
Félix Máriássy komence eklaboris en produktadoj de filmoj, kie li havis diversajn taskojn. Post la 2-a mondmilito li memstare reĝisoradis dokumentajn filmojn, ekde 1949 ankaŭ kutimajn filmojn. Li havis edzinon kaj filon. Ekde 1948 li instruis en la altlernejo pri aktorado. Li ricevis premion Kossuth en 1956, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn en 1969 kaj 1971.
Elektitaj disĉiploj
Liaj reĝisoraj laboroj (elekto)
- li apartenis al la stabo en filmoj En Eŭropo ie kaj Subplando da tero
- 17 kinejaj filmoj inter 1949-1968, ekzemple Szabóné (S-ino Szabó), debuta filmo, 1949; Parencoj, 1954; Budapeŝta printempo (filmo), 1955; Csempészek (Kontrabandistoj), 1958
- 2 televiziaj filmoj en 1970 kaj en la sekva jaro
- dokumentaj filmoj, ekzemple Arccal a vasút felé
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.