Ewa Paradies | |
---|---|
Ewa Paradies ekzekutita per pendumo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1920 en Lębork / Lauenburg |
Morto | 4-an de julio 1946 (25-jaraĝa) en Biskupia Górka, Gdańsk, Pollando |
Mortokialo | pendumo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | torturer • concentration camp guard |
Konata kiel | Gardistino en nazia koncentrejo Stutthof |
Ewa Paradies (la 17-an de decembro 1920 Lębork – la 4-an de julio 1946 Gdańsk) estis dum la Dua Mondmilito gardistino en koncentrejo Stutthof.
Biografio
En aŭgusto de 1944 ŝi forveturis en koncentrejon Stutthof SK-III por ekzercci kiel gardistino. En oktobro de 1944 ŝi estis alikomandita en koncentrejon Bromberg-Ost (filia virina koncentrejo Stutthof) kaj en januaro de 1945 reen en la ĉefan koncentrejon Stutthof. En aprilo de 1945 ŝi akompanis unu el lastaj transportoj de malliberigitoj en la filian koncentrejon en Lauenburg kaj poste ŝi fuĝis.
Postmilita periodo
Ŝi estis militkaptita kaj akuzita ĉe juĝejo en proceso Stutthof. Unu el atestantinoj atestis, ke ŝi ordonis al grupo de la malliberigitaj virinoj, por ke ili senvestiĝu en frostiga vintra vetero, poste ŝi verŝis ilin per glacie malvarmega akvo kaj se la virinoj ekmoviĝis, ili estis batitaj. Pro sia brutala konduto, inkluzive de kaŭzo de morto de kelkaj malliberigitinoj, ŝi estis kondamnita al morto. Publike ŝi estis ekzekutita per pendumo sur monteto Biskupia Górka proksime de Gdańsk la 4-an de julio 1946.
Eksteraj ligiloj
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ewa Paradies en Vikimedia Komunejo