Evo Morales | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Evo Morales Ayma | |||||
Naskonomo | Juan Evo Morales Ayma | ||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1959 en Orinoca, Oruro, Bolivio | ||||
Religio | romkatolika / Indiĝenaj religioj | ||||
Etno | Ajmaroj vd | ||||
Lingvoj | hispana • ajmara vd | ||||
Ŝtataneco | Bolivio vd | ||||
Partio | MAS | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Du agnoskitaj filoj: knabo kaj knabino | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • sindikatisto vd | ||||
Aktiva dum | 1977– vd | ||||
| |||||
| |||||
prezidento de Bolivio | |||||
Dum | 22-a de januaro 2006 – 10-a de novembro 2019 | ||||
Vicprezidento | Álvaro García Linera | ||||
Antaŭulo | Eduardo Rodríguez | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Evo MORALES AYMA (naskiĝis la 26-an de oktobro 1959 en Orinoca, Oruro) estas bolivia indiĝeno, gvidanto de politika partio Movado al Socialismo, gvidanto de movado por la rajtoj de kokao-farmistoj kaj la okdeka prezidanto de Bolivio.
Evo Morales venkis la antaŭtempajn prezidentajn elektojn de 18-an de decembro 2005 per pli ol 50% de la voĉoj — pli ol atenditaj. Li iĝis la unua indiĝena ŝtatgvidanto de Bolivio. En la prezidenta elekta kampanjo de decembro 2009, li atingis preskaŭ 63% de la voĉdonoj, grave superante la rezulton de 2005.
Vivo
Morales naskiĝis en familio de ajmaroj en vilaĝo de la minista regiono de la bolivia altaĵo. Li povis ne tre longe studi kaj komencis labori tre juna. Morales fariĝis farmisto en la tropika regiono de Chapare, en la centro de la lando. Li komencis tie sian sindikatan agadon, por defendi la kultivantojn de kokao, kiu tie havas tradician karakteron.
Dum la 1990-aj jaroj Morales fariĝis gvidanto de sindikato, kiu kontraŭis la politikon de la tiama registaro de Hugo Bánzer, apogita de Usono, apoginta la forigon de la kultivado por lukti kontraŭ la narkotrafikadon. La kokaistoj defendis la tradician kultivadon kaj rifuzis la konfuzon kun la produktado kaj vendo de kokaino.
Morales ankaŭ kreis tiutempe propran partion Movado al Socialismo, kun kontraŭkapitalista kaj indiĝenista karaktero.
En 1997 Morales estis elektita deputito per pli ol 70% de la voĉdonoj, reprezentante la provincojn de Chapare kaj de Carrasco en la departemento de Koĉabambo.
En januaro de 2002 Morales estis forigita de la kongreso, pro akuzoj de terorismo sekve al perforta alfrontiĝo en la kamparo. Poste tiu forigo estis nuligita de la tribunaloj, sed intertempe li decidis prezenti sian kandidatecon al la prezidentaj elektoj.
Morales faris tre imagan kampanjon, kaj bazis parte de sia mesaĝo en la kontraŭa al la entruda politiko de Usono, kaj specife de ties ambasadoro en Bolivio. Tiamaniere kreskis la apogo al li, ĝis al fina rezulto, en kiu li akiris la duan lokon, te proksime al la fina prezidanto Gonzalo Sánchez De Lozada.
En sekvaj jaroj Morales gvidis la tiel nomata milito de la gaso, kun publikaj protestoj por eviti la vendon de la natura gaso, je kiu Bolivio estas tre riĉa, kaj specife la transporto tra Ĉilio. Kune kun aliaj grupoj, ili sukcesis akiri la rezignon de Sánchez de Lozada en 2003 kaj de Carlos Mesa en 2005.
En la elektoj de decembro de 2005 li akiris pli ol 50% de la rektaj popolaj voĉdonoj, kaj tial li fariĝis prezidento depost la 22-a de januaro 2006, la unua indiĝena en la historio de Bolivio (kaj la dua en tuta Latinameriko post Benito Juárez en Meksiko).
En novembro 2019 okazis la prezidanta baloto, en kiu li devintus gajni je 10% pli ol la konkurantoj por eviti duan raŭndon kaj tuj havigi al si la kvaran oficperiodon. La unuaj nekompletaj rezultoj post la balotado antaŭdiris ke Morales devos efektive konkuri en decembra dua raŭndo kontraŭ sia ĉefa kontraŭulo, la antaŭa prezidanto Carlos Mesa. Post malpli ol 24 horoj, la elektokomisiono eldonis novajn ciferojn kiuj montris ke, kiam 95% de la voĉoj estis kalkulitaj, mankis al Morales nur 0,7% por atingi 10%. Ĉi tiu anonco okazigis plendojn de la opoziciuloj pri trompo, kaj ekigis perfortajn manifestaciojn en pluraj urboj. Finfine la 10-an de novembro sub premo de la armeo Evo Morales eksiĝis.
Politikaj vidpunktoj
Interna politiko
La oficiala ideologio de Movado al Socialismo estas kontraŭimperiisma kaj kontraŭkapitalisma, kun granda emfazo al la defendo de la indiĝenaj popoloj en Sudameriko.
Kunlaborantoj en la registraro de Evo Morales priskribis lian personan politikan metodon kiel "evoismo" (hispane Evismo) kaj lian ekonomikon kiel "evonomiko". Ekde 2009 Morales pledas por eklektika formo de komunumisma socialismo. Morales arde uzas retorikon kontraŭimperiisman kaj kontraŭkapitalisman, sed li estas nek ĝisosta kontraŭtutmondigisto nek marksisto. Ŝtatorganize Morales klopodis igi la reprezentan demokration de Bolivio pli rekta kaj pli komunumcentra. Li klopodas tion per referendumoj kaj per civitane gvidataj iniciatoj.
Morales montris sian pretecon ŝtatigi la gasindustrion, eĉ se konservante la kunlaboron kun eksterlandaj firmaoj.
Morales ankaŭ kontraŭis la elradikadon de la kultivado de kokao, kiun li konsideras tradicia planto en la lando, kaj anstataŭe koncentriĝi en la forigo de la konsumo de kokaino en la landoj de la klientoj.
Ekstera politiko
En 2009 li rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, kies trupoj eniris Gazaon kadre de operaco "Gisplumbo" (ili estis restarigitaj nur en 2020). Dum la Israela-Hamasa milito en 2023 li kondamnis militkrimojn de Israelo kaj laŭdis decidon de la bolivia prezidanto Luis Arce denove rompi diplomatiajn rilatojn kun Israelo.
Internacia socialismo
En ekstera politiko, Morales montris sian solidaron kun Hugo Chávez de Venezuelo kaj Fidel Castro de Kubo. Li ankaŭ montris simpation al iamaj maldekstraj gvidantoj de Argentino kaj Brazilo. Aliflanke, lia politiko foje montras naciisman flankon, speciale pri la historiaj malakordoj kun Ĉilio. Tamen, la plej grandaj alfrontaĵoj okazos probable kun Usono.
Tion oni montris en la unua vojaĝo post la elektoj. Tradicie, la unua vojaĝo de prezidento de Bolivio havis kiel celon Usono. En tiu ĉi kazo li faris tre longan vojaĝon al diversaj latinamerikaj kaj alikontinentaj landoj:
- 30-a de decembro 2005, Evo Morales vizitis Kubon kaj ricevis fortan subtenon de prezidento Fidel Castro. Ili subskribis akordon de kunlaboro.
- 3-a de januaro 2006, Morales renkontiĝis kun Hugo Chávez en Karakaso. Chávez oferis al li bonajn kondiĉojn por la liverado de petrolo.
- 4-a kaj 5-a de januaro 2006, Morales vizitis Hispanion, kie li interparolis kun ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero kaj reĝo Johano Karlo la 1-a. Kelkaj ĵurnalistoj kritikis lin pro lia uzo de tradicia pulovero en la rendevuo kun la reĝo, akuzinte lin pri la rompo de protokolo.
- 6-a de januaro 2006, Morales renkontiĝis kun tiama franca prezidento Jacques Chirac en Parizo kaj vespere kun nederlanda ministro pri eksteraj aferoj Bernard Bot.
- 7-a de januaro 2006, Morales vizitis la ŝarĝiton pri Ekstera Politiko de Eŭropa Unio Javier Solana en Bruselo.
- Sekve, Morales vizitis Ĉinion kaj invitis prezidenton Hu Jintao por ke ĉinaj entreprenoj partoprenu la ekonomian disvolviĝon de Bolivio.
- 10-a de januaro 2006, Morales estis ricevata en Pretorio, de la prezidento Thabo Mbeki, ĉe kiu li komparis la lukton de la amerikaj indianoj kun tiuj de la nigruloj sub apartismo. La sekvan tagon li interparolis kun episkopo Desmond Tutu, kaj eksa gvidanto F. W. de Klerk.
- 13-a de januaro 2006, Morales vizitis Brazilon, kaj interparolas kun prezidento Luiz Inácio Lula da Silva kiu nomis lin "mia frato". Ambaŭ interkonsentis labori kune en programo por fini la malriĉecon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Evo Morales Arkivigite je 2006-01-16 per la retarkivo Wayback Machine (plurlingva)
- Oficiala retejo de la partio Movimiento al Socialismo Bolivia Arkivigite je 2005-12-20 per la retarkivo Wayback Machine (en la hispana)
- La glora ekzemplo de Evo Morales kaj la bolivia popolo] (eks-blogo en Esperanto)