Evildea | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Evildea |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1987 (37-jaraĝa) en Aŭstralio |
Lingvoj | angla • Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • jutubisto • aktoro |
Verkoj | Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo |
Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio [1] [2], kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1]. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".[3]
En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[4], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].
Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[5], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.
Videogalerio
- Una filmeto esploras Laadanon
- Intervjuo kun Chuck Smith
- Intervjuo kun Veronika Poór
Referencoj
- 1 2 Pirlot, Germain (februaro 2016). “Evildea — Richard Delamore — la plej aktiva kaj stulta Esperanto‑jutubisto”, Eŭropa Bulteno (PDF) (157), p. 10.
- 1 2 Aleks Kadar intervjuas Richard Delamore pri Esperanto-TV por Muzaiko
- ↑ noto de la 30-a de decembro 2018 en Twitter
- ↑ Esperanto‑TV lanĉiĝis. Aŭstralia Esperanto‑Asocio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2016-04-03.
- ↑ Esperanto en Afriko n‑ro 28 Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, p. 7