Eventa Servo
Eventa Servo
Eventa Servo
Eventa Servo
Eventa Servo
retejo
Priskribo Retejo por registri kaj diskonigi esperantajn eventojn
Retadreso https://eventaservo.org/
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto UEA
Fondiĝo 2017
Stato aktiva

Eventa Servo estas retejo en kiu oni povas registri esperantajn eventojn. Ĝi listigas kaj ebligas diskonigadon de esperantaj eventoj tutmonde. Oni povas en ĝi priskribi eventojn, aldoni fotojn kaj aldoni alispecajn dokumentojn.

La programkodo estas libere eldonita laŭ la permesilo AGPLv3+.

La kreinto (Fernando Ŝajani) donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. La 15-an de Aprilo 2019, UEA oficialigis la sistemon kiel sian per la Gazetara Komuniko n-796.[1]

Referencoj

  1. Universala Esperanto-Asocio (2019-04-15). Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2021-02-02.

Bibliografio

  • Fernando Ŝajani, Eventa Servo – La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn, Kontakto, n-ro 288 (2018:6), p. 21

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.