Evangeliaro de Sankta Eŭzebio | |
---|---|
manuskripto | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Evangeliaro de Sankta Eŭzebio aŭ Codex Evangeliorum Vercellensis (konata ankaŭ kiel Kodekso A) estas manuskripto konservita en la Kapitula Biblioteko de la katedralo de Verĉelo: vere ne manuskripto iu ajn sed tuta volumo, estigita inter la jaroj 350 kaj 370, entenanta la plej antikvan latinan tradukon, alvenintan al nia epoko, de la Evangelioj, antaŭan al la Vulgato mem. Temas pri eksterordinara kodekso ne nur por la Verĉela. Tradicio volus, ke ĝi estus kompilita de Sankta Eŭzebio mem, la unua episkopo de la urbo, sed reale ĝi estis plejprobable redaktita de skribisto sub lia diktado. Ĝi estis utiligata kiel liturgia libro ĝis la Alta Mezepoko por fariĝi poste devoteca objekto kaj kiel bazo por solenaj ĵuroj. Pro tio hodiaŭ ĝi estas multe damaĝita.
Nuna stato de Codex Evangeliorum Vercellensis
Restaŭrita komence de la 19-a jarcento en la Laboratorio de la Apostola Vatikana Biblioteko, nun ĝi estas konservita senbinda, nome liberigita de la antikvaj bindaĵoj, kies koverto estas bosaĵo sur arĝenta lameno de la 9-a jarcento kun la figuro de Sankta Eŭzebio, en kvar ĉerizarbaj lignoj. Hodiaŭ estas programata restaŭrado per nova aparta usona metodo difinita Lazarus Project per kiu oni, perkomputile, kreas novan diĝitan version de la tuta teksto, surfaca kaj nesurfaca, se estas, de la tuta kodekso.
Lazarus Project
Anĝelo Mai meritis poemon, flanke de Leopardi[1], kiam li malkovris De re pubblica de Cicerono kaŝita sub “Komentoj pri la Psalmoj” de Sankta Aŭgusteno, sed lia esplora metodo, bazita sur kemiaj reakciloj por altiri al la lumo tekstojn pli antikvajn kaŝitajn sub la skrapaĵoj de la pergameno kaj la reskribaĵoj, kontribuis al la perdo de la subkuŝantaj tekstoj. De tiam estis longa la vojaĝo de la paleografia kaj filologia esploro per sistemoj malpli invadantaj. La arta stato hodiaŭ estas la “Lazarus Project”, kunordigata de la Universitato de Misisipio, per kiu estas kreata serio da fotoj realigataj per diversaj filtriloj kaj ultraviolaj kaj infraruĝaj lumoj sub malsamaj anguloj. Tiujn bildojn oni reellaboras per komputilo – kaj tio estas la plej esenca interveno – por elmergigi la erojn forstrekitajn aŭ damaĝatajn en la originaj manuskriptoj. La nova metodo jam gajnis sukcesojn.[2]
Referencoj
- ↑ ”Ad Angelo Mai”.
- ↑ Pasintajn jarojn, ekipo de la LP per la sama metodo malkovris kaj reproduktis el pergameno de la sama verĉela biblioteko la fantasmajn de la Vercelli-Book: temas pri angloksalingvaj homelioj ktp de la 10-a jarcento.