EuroVelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
transporta reto • aŭtovoja sistemo | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
EuroVelo estas projekto de la Eŭropa Biciklista Federacio (EBF), celante realigi tuteŭropan longdistancan bicikladan vojon. Kiam plenumita, ĝi estos 90 000 km longa,[1]. Ekde la fino de 2019 disponas oficiala aplikaĵo.[2]
Historio
La ideo pri EuroVelo estiĝis en 1995. La projekto estis gvidata de EBF kaj la organizoj De Frie Fugle (Danio) kaj Sustrans (Britio), la plano estis realigi 12 vojojn. Ekde 2007 EBF prenis plenan respondecon pri la projekto kaj hodiaŭ estas 17 vojoj.[3]
Vojoj
- Paraj vojoj iras nord-sude, kaj neparaj vojoj iras okcident-oriente.
- La konektoj kun aliaj vojoj estas skribitaj en krampoj.
- EV10 kaj EV12 estas rondvojoj.
Superrigardo
Nord-sudaj vojoj
- EV 1 - Atlantika vojo: Norda kabo - Sagres 8 186 km
- EV 3 - Pilgrima vojo: Trondheim - Santiago de Compostela 5 300 km
- EV 5 - Vojo al Romo (Via Romea): Londono - Romo kaj Brindiso 3 900 km
- EV 7 - Mezeŭropa vojo: Norda kabo - Malto 6 000 km
- EV 9 - Sukcena vojo (Balta Maro - Adriatiko): Gdansko - Pula 1 930 km
- EV 11 - Orienteŭropa vojo: Norda kabo - Ateno 5 964 km
Okcident-orientaj vojoj
- EV 2 - Ĉefurba vojo: Galway - Moskvo 5 500 km
- EV 4 - Centreŭropa vojo: Roscoff - Kievo 5 100 km
- EV 6 - Atlantiko-Nigra Maro (Rivera vojo): Nantes - Constanţa 3 653 km,
- EV 8 - Mediteranea vojo: Kadizo - Ateno 5 388 km
Rondoj
Kompleta vojaro: 79 725 km
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle, germane kaj france)
- EuroVelo por profesiuloj
Aplikaĵoj
1 (Atlantika vojo) ◇ 2 (Ĉefurba vojo) ◇ 3 (Pilgrima vojo) ◇ 4 (Centreŭropa vojo) ◇ 5 (Vojo al Romo) ◇ 6 (Atlantiko-Nigra Maro) ◇ 7 (Suna vojo) ◇ 8 (Mediteranea vojo) ◇ 9 (Sukcena vojo) ◇ 10 (Baltmara vojo) ...
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.