Eugéne GABERT [gaber] (naskita la 28-an de marto 1869 en Saint-Étienne; mortinta 72-jaraĝa en 1942 en Saint-Priest-en-Jarez[1], departemento Loire) estis franca esperantisto kaj kasisto de la urbo Saint-Étienne.
Gabert estis ano-fondinto de la Esperanto-grupo de Saint-Étienne kaj kasisto, vicprezidanto kaj prezidanto de tiu grupo. Sur nacia nivelo li estis eksprezidanto de la federacio FER kaj komitatano de SFPE. Internacie li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de ties kreo en 1908, eksĉefdelegito, dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.
Fontoj
- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.