Ruĝkapa barbulo (Eubucco bourcierii)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Eubucco , aŭ Buntaj barbuloj, estas genro de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj kaj tukanetoj, kaj membroj de la grupo de Sudamerikaj barbuloj kie ili diferenciĝas el grupo de la kapitoj pro la buntkoloreco de ilia plumaro.
La genro enhavas la jenajn speciojn:
- Genro: Eubucco aŭ Buntaj barbuloj
- Citrongorĝa barbulo, Eubucco richardsoni
- Ruĝkapa barbulo, Eubucco bourcierii
- Ruĝkapuĉa barbulo, Eubucco tucinkae
- Multikolora barbulo, Eubucco versicolor
La kvar specioj montras kiel ekzemplon de bunteco rimarkindan ruĝkoloran markon en kapo, kompreneble diferencan laŭ la specio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.