Eußerbach | |
---|---|
![]() Eußerbach malsupre de Eußerthal | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 11 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la monto Armbrunnenkopf, meza Palatinata Arbaro |
- Alteco super marnivelo | 470 m |
Enfluejo | kun la rivereto Dernbach al la rivereto Eisbach |
- Alteco | 174 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Annweiler am Trifels |
Trairataj komunumoj | Eußerthal |
Trairataj lagoj | baraĵlageto Schweinswoog norde de Eußerthal |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Eischbach |
- Maldekstraj | Sulzbach |
La rojo Eußerbach (elparolu: OJserbaĥ) estas ĉ. 11 km longa, dekstra fontrojo de la rivereto Eisbach en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
La rojo havas sian fonton en la meza Palatinata Arbaro sur alteco de ĉ. 470 m super marnivelo. La fonto situas sur montselo inter la norda flanko de la monto Armbrunnenkopf (545 m) en la sudo kaj la monto Erlenkopf (553 m) en la nordo.
Komence ĝi fluas por 2 km nordorienten. Tiam ĝi turniĝas sudorienten-suden. De dekstre alfluas post pliaj 2 km la rojo Sulzbach. Post denove 2 km la Eußerbach estas barita al fiŝlageto Schweinswoog. Unu kilometro malsupre de la lageto enfluas de dekstre la rojo Eischbach, kiu kun 4 km estas la plej longa alfluanto de la Eußerbach. La Eußerbach havis komence tre grandan deklivecon. Sur longeco de 6 km ĝi trafluas altodiferencon de 250 m kiu kaŭzas relative grandan flurapidecon.
En la valo la rivereto pasas la komunumo Eußerthal. Apenaŭ 4 km malantaŭ la vilaĝo sur la teritorio de la urbeto Annweiler am Trifels, ĝi kuniĝas kun la 7 km longa Dernbach. Ekde tie ĝi nomiĝas Eisbach.
Vidindaĵoj
![](../I/Eu%C3%9Ferthal01.jpg.webp)
monaĥeja preĝejo – la plej grava konstruaĵo apud la rivereto estas la romanika preĝejo Sankta Bernardo de la iama cisterciana abatejo Eußerthal.