Wagenhausen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 704819 / 276784 (mapo)47.6333333333338.8333333333333Koordinatoj: 47° 38′ N, 8° 50′ O; CH1903: 704819 / 276784 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1589 |
Areo | 11,2 km² |
Alteco | 402 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8259 |
Komunumkodo | 4871 |
Wagenhausen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Wagenhausen situas norde de la rivero Rejno vid-al-vide de Stein ĉe Rejno inter Ŝafhaŭzo kaj Kreuzlingen.
La komunumo konsistas el la vilaĝoj Wagenhausen, Bleuelhausen, Kaltenbach, Etzwilen kaj Rheinklingen.
Najbaraj komunumoj
En nordo Wagenhausen limas al Ramsen (Kantono Ŝafhaŭzo) kaj Hemishofen (Kantono Ŝafhaŭzo), en nordoriento al Stein ĉe Rejno ( ankaŭ Kantono Ŝafhaŭzo), en oriento al Eschenz, en sudoriento Hüttwilen, en sudo al Oberstammheim (Kantono Zuriko), en sudokcidento al Unterstammheim (ankaŭ Kantono Zuriko) kaj en okcidento al Diessenhofen.
Trafiko
Wagenhausen situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen kaj la trajnlinio de Vinterturo al Stein ĉe Rejno. La stacidomo de Etzwilen estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco kaj de la linio S29 en hora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo sur la Rejno ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.
Etzwilen estas la komenca respektive fina haltejo de la muzea fervojlinio de Etzwilen al Singen, sur kiu la linia trafiko estis ĉesigita en 1969 kaj sur kiu hodiaŭ funkiciigas la Asocio por la savo de la Fervojlinio de Etzwilen al Singen [germane: Verein zur Erhaltung der Bahnlinie Etzwilen-Singen (VES)] somere vaportrajveturadojn.
Historio
La plej malnova dokumenta mencio de komunumparto de Wagenhausen estas la mencio de Bleuelhausen, parto de la municipo Kaltenbach, kiel Pluwileshusirum la 13-an de marto 799. La unua dokumenta mencio de Etzwilen datiĝas el la jaro 888 kiel Zezinwilare.
La hodiaŭa politika komunumo Wagenhausen estiĝis la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la lokkomunumo Kaltenbach-Etzwilen kun la municipkomunumo Wagenhausen kadre de la turgovia komunumreformo.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Wagenhausen
- Etzwilen (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Wagenhausen
- Etzwilen en la Historia Leksikono de Svislando
- Kaltenbach en la Historia Leksikono de Svislando
- Retejo de la historia fervojlinio de Etzwilen al Singen
|