Etziken
Blazono de Etziken
Blazono de Etziken
Blazono de Etziken
Etziken fotita el balono
Etziken fotita el balono
Etziken fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoWasseramt
Geografia situo CH1903: 615914 / 226459 (mapo)47.1888888888897.6486111111111Koordinatoj: 47° 11′ N,  39′ O; CH1903: 615914 / 226459 (mapo)
Nombro de loĝantoj759
Areo3,38 km²
Alteco479 m super marnivelo
Poŝtkodo4554
Komunumkodo2518
Mapo de Etziken
Mapo de Etziken
Mapo de Etziken

Etziken estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 759 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Etziken situas en la Svisa Mezlando, ĉe la orienta flanke de la soloturna distrikto Wasseramt, en morena kamparo, kiun formis la glaĉeroj de la lasta malvarmepoko. La komunumo konsistas el la vilaĝo Etzikon kaj la setlejoj Stockmatt en nordokcidento ĝis al la fervojlinio, Gmeinimatten en nordo, Sandacker en nordoriento, Tägermoos en sudoriento, kaj Oberfeld en sudo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,38 km², de kiuj 32% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo, kaj 12% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Etziken limas en nordoriento al Bolken, en sudoriento al Aeschi, en sudo en unu punkto al Hersiwil, en sudokcidento al Horriwil, en okcidento al Hüniken, kiu praktike kunkreskis kun Etziken, kaj en nordokcidento al Subingen.

Trafiko

Tra Etzken pasas la kantona vojo 269 de Herzogenbuchsee al Soloturno. La fervojlinio de Olten al Soloturno, kiu pasas laŭlonge de la norda komunumlimo, ne disponas pri stacidomo sur la kumunuma teritorio. La konekto al la publika transportreto funkcias pere de la buslinio de Herzogenbuchsee al Soloturno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Etziken datiĝas el la jaro 1252 kiel Ezzinchon. Ekzistas mencio pri la kavaliroj de Etziken, kiuj estis vazaloj de la Grafoj de Kiburgo. La rajtoj pri la ekleziaj interezjo apartenis dum mezepoko al la Monaĥejo Sankta Petro en Nigra Arbaro. Per aĉeto de la jaro 1466 kaj la kontrakto de Wynigen de 1665 la urbo Soloturno akiris la jurisdikcion pri Etziken. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.