Etyek | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2091 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 460 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 27′ N, 18° 45′ O (mapo)47.447218.7496Koordinatoj: 47° 27′ N, 18° 45′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 53,27 km² (5 327 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Etyek [+] | |||
Ne miskomprenu kun Egyek!
Etyek [etjek] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Bicske.
Situo
La grandvilaĝo situas sur malebenaĵo, 26 km for de Budapeŝto kaj 176 m super la marnivelo, laŭ flankovojoj, Bicske kaj Biatorbágy estas proksime.
Historio
La areo estas loĝata jam jarmilojn, inter 10 kaj 379 p.K. troviĝis tie romia kolonio. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj alvenis. Post la turka erao (1543-1686) laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda precipe germanoj loĝis.
En 1946 la germanoj, kiuj konsistigis 80 elcentojn de la loĝantaro (2300 homoj), estis translokigitaj al ĉirkaŭo de Stuttgart. En 1948 estraro de kooperativo de Etyek ricevis premion Kossuth.
Danke al vitkultivado, Etyek apartenas al la historiaj vinregionoj de Hungario. La vinbero servas kiel bazmaterialo por la konata Törley-ĉampano de Budafok kaj por la lokaj vinoj.
Andrew George Vajna konstruis ĉe la vilaĝego grandegan filmstudion.
Vidindaĵoj
- novbaroka katolika preĝejo omaĝe al Serpa Beata Damo el 1816
- Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Etyek) el la 15-a jarcento
- golgoto
- fonto Magyar kune kun lago, la fonto donas akvon minute po 600 litrojn