Etnismo
Kovrilpaĝo de Etnismo, 2016, n-ro 97
Kovrilpaĝo de Etnismo, 2016, n-ro 97
periodaĵo
Speco informilo pri etnaj problemoj
Periodeco 2- aŭ 3-foje jare

Redaktisto Nicole Margot
Establodato 10 Majo 1972
Prezo 5 EUR

Etnismo estas revuo de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), kiu informas pri etnoj el la tuta mondo, ties problemoj, sed ankaŭ etnorilatajn informojn netroveblajn aliloke. En la revuo troviĝas informoj pri ekzemple la statuso de malplimultaj lingvoj, tiklaj etnaj situacioj (ekzemple tiu de la kurdoj kiuj vivas en kvar diversaj landoj[1]), teritoriaj reformoj kaj tiel plu. Fine de la revuo estas aktualaj informoj pri agadoj de IKEL kiel ekzemple prelegoj pri la asocio dum kongresoj. Nombro de malnovaj numeroj estas senpage legeblaj sur la arkiva paĝo de la retejo etnismo.org

Historio

La unua numero de Etnismo aperis la 10-an de majo 1972. Ĝia unua redaktoro estis Uwe Joachim Moritz, ekde 1999 temas pri Nicole Margot.

Etnismo laŭ IKEL

La fundamenta idea dokumento de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estas la Deklaracio por etnista humanismo. Ĉi tia etnismo konsideras sin ne-naciisma. Ĝi inklinas al la etnofederaciismo de Héraud, kiu siaflanke pledis por Esperanto kiel interetna lingvo en la alstrebita etnofederacia sistemo. Ĝi ĝenerale akcentas la kulturan sinasertadon de etnoj pli ol la politikan. La esperantista etnismo-varianto emfazas la potencialon de Esperanto kiel faktoro por la protektado de etnaj lingvoj.

Referencoj

  1. Kurdoj, kroma "neekzistanta" popolo, Etnismo, nro 6, 1-6-1974 , p. 14-15, (PDF),

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • (multlingva) Oficiala retejo de Etnismo : etnismo.org
  • Arkivo de aperintaj numeroj de Etnismo.
  • Jutubo : Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo : internaciaj gazetoj pri diversaj temoj (senligile pro rajtoj).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.