La Etna purigado estas nomo de diversaj praktikoj celantaj krei etne pli homogenan teritorion aŭ atingi sekurecon dum milito per forpelo de etne difinita grupo el difinita teritorio. La termino ĝeneraliĝis en la fruaj 1990-aj jaroj por priskribi okazaĵojn en la internaj militoj de la antaŭa Jugoslavio.

Laŭlonge de la historio okazis multaj kazoj de etna purigado kaj eĉ oni povus aserti, ke ĉe plej parto de gravaj historiaj okazaĵoj okazis gravaj kazoj de etnaj purigado.

Historio

JaroLokoNaciojPriskribo
1915Osmana ImperioarmenojPor subpremo de armena ribelo en Osmana Imperio, Osmana Imperio transigis armenojn al Orienta parto de Turkio kaj ekstermis ilin.
1923Grekio kaj Turkiogrekoj kaj turkojKiel rezulto de unua mondmilito, Grekio kaj Turkio akceptis movi grekojn kaj turkojn en sian teritorion.
1938-45Sovetunioĉeĉenoj, inguŝoj, koreoj, volgaj germanoj, krimeaj tatarojDum kaj post la Dua Mondmilito, Sovetunio sub Iosif Stalin deportis plurajn etnojn en Sovetunio.
1939-1945Okupitaj teritorioj de Nazia Germaniojudoj, polojAntaŭ kaj dum la Dua Mondmilito okazis unu el la plej teruraj kazoj de etna purigado: tiu de judoj en ĉiu lando okupita de la Nazia Germanio. Speciale en aneksita teritorio de Germanio, multaj poloj estis forpelita el germana regno.
1945Orienta EŭropogermanojPost la Dua Mondmilito okazis novaj etnaj purigadoj en Orienta Eŭropo, ekzemple de germanoj al Germanio.
1947Brita Baratobaratanoj kaj pakistananojDum la dispartigo de Hindio, multaj popoloj en Barato kaj Pakistano estis translokitaj al Barato kaj Pakistano.
1948Brita Palestino kaj IsraelopalestinanojDum la kreado de Israelo, palestinoj en iama Brita Palestino forpelis el Palestino.
1990-1999Jugoslaviocivitanoj de iama JugoslavioDum la disfalo de Jugoslavio, serba armeo en Kroatio kaj Bosnio, Kosovo faris multajn masakrojn kontraŭ civitanoj de tiuj landoj.
1994RuandotutsiojDum la enlanda milito en Rwanda, hutuoj faris multajn masakrojn kontraŭ tutsiaj civitanoj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.