Etiopia formikulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myrmecocichla melaena (Rüppell, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Etiopia formikulo (Myrmecocichla melaena) aŭ Rupela formikulo, omaĝe al la priskribinto kaj fama ornitologo Eduard Rüppell, kiu priskribis inter multaj aliaj specioj ankaŭ la samgenran specion Makulflugila formikulo, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed precipe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos).
Ĝi estas tre nigra birdo, kio aperas en la latina scienca nomo, kie melaena devenas al radiko el la antikva greka “melanos” (nigra), kaj kiu montras tre markatan kaj kontrastan blankan centran zonon en subflugiloj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BirdLife International 2004. Myrmecocichla melaena. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.