2-Etilheksanolo | |||
Kemia formulo | |||
2-etilheksanolo | |||
2-etilheksanolo trovatas en la Origano. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 104-76-7 | ||
ChemSpider kodo | 7434 | ||
PubChem-kodo | 7720 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun karakteriza odoro[1] | ||
Molmaso | 130,231g mol−1 | ||
Denseco | 0,833 g/cm−3 | ||
Fandpunkto | -76 °C | ||
Bolpunkto | 183 °C | ||
Refrakta indico | 1,4330 | ||
Ekflama temperaturo | 81,11 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,00034 g/L | ||
Memsparka temperaturo | 270 °C [2] 231 °C [3][4] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3730 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H332, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P317, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
2-Etilheksanolo aŭ 3-Karbinolheptano estas organika kombinaĵo aŭ izooktanolo, grasa alkoholo uzata en la fabrikado de diversaj produktoj. Ĝi estas branĉa, ok-karbona alkoholo. Etilheksanolo estas klara, senkolora likvaĵo preskaŭ nesolvebla en akvo, sed bone solvebla en la plej multaj organikaj solvantoj. 2-Etil Hexanol (2-EH) estas klara, unuforma, netoksa likvaĵo kun karakteriza odoro.
Ĝi estas ok-karbono branĉa ĉena alkoholo havanta altan bolpunkton kaj malrapidan vaporiĝo-rapidecon. 2-Etilheksanolo estas plej ofte uzata en produktado de ftalatoj en la fabrikado de kaŭĉukoj kaj plastaj artefaritaĵoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por fari la vinilkloridan plastifikaĵon, konata kiel bis(2-etilheksila) ftalato (vinil-aplikoj), akrilatoj, 2-etilheksila nitrato, lubrikoleaj aldonaĵoj, minindustriaj kemiaĵoj, specialaj plastigiloj, herbicidoj kaj esteraj oleoj (ne-vinilaj aplikaj areoj).
Alia eblo estas la produktado de la 2-etil-heksil-akrilaton uzatan en la produktado de gluaĵoj kaj farboj. 2-Etilheksanolo havas tre malaltnivelajn malpuraĵojn kaj havas primaran hidroksilgrupon. Ĝi ankaŭ estas ofte uzata kiel malalte rapidbola solvanto. 2-Etilheksanolo estas bruligebla likvaĵo super 60 °C. Ĝi estas mara poluanto kaj ĝi iritas haŭton, okulojn kaj spiran vojon. Ĝi ankaŭ povas kaŭzi naŭzon kaj kapdoloron per enspiro, kaj diareon kaj vomadon post kontaktado.
Longtempa aŭ ripeta ekspozicio povas kaŭzi sengrasadon de la haŭto. DEHP (DuEtilHeptila Ftalato) estas produktita de ftalata anhidrido reaganta kun 2-etilheksanolo.[5]
Reakcioj
Reakcio 1
- Preparado de 2-Etilheksanolo per aldola reakcio de la Butanalo, sekvata hidrogenigo de la 2-Etilheksanalo:
|
Reakcio 2
- Preparado de 2-Etilheksanolo per traktado de metanolo kun 3-Kloroheptano:
+ + |
Reakcio 3
- Preparado de 2-Etilheksanata acido per oksidado de la 2-Etilheksanolo:
|
Reakcio 4
- Preparado de duetila heksila ftalato per traktado de ftalata acido kun 2-Etilheksanolo:
2 + + 2 |
Reakcio 5
- Preparado de etilheksila acetato per traktado de 2-Etilheksanolo kun acetata acido:
+ + |