Et Dieu... créa la femme
filmo
Originala titolo Et Dieu… créa la femme
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1956
Ĝenro filma dramo, amafera filmo
Kameraado Armand Henri Julien Thirard
Reĝisoro(j) Roger Vadim
Produktisto(j) Raoul Lévy  Ignace Morgenstern
Scenaro Roger Vadim  Raoul Lévy
Filmita en Saint-Tropez
Loko de rakonto Francio
Muziko de Paul Misraki
Rolantoj Brigitte Bardot  Curd Jürgens  Jean-Louis Trintignant  Isabelle Corey  Christian Marquand  Jane Marken  Jean Tissier  Jean Lefebvre  Marie Glory  Georges Poujouly  Carlos Valdés  Claude Véga  Guy Henry  Jacques Ciron  Léopoldo Francès  Lucien Callamand  Paul Faivre  Philippe Grenier  Raoul Lévy  Roger Vadim  Guy Henri
IMDb

Et Dieu… créa la femme (Kaj Dio… kreis la virinon) estas franca filmo de Roger Vadim aperinta en 1956.

Temo

Juna orfino dissemas fuŝon en Saint-Tropez konfuzante edzojn kaj amantojn.

Resumo

Juliette estas naiva juna virino tute senkonscia pri io ajn kaj en la supro de sia beleco. Per simpla rigardo ŝi ekplodigas korojn kaj morojn de ĉiuj viroj de eta fiŝista vilaĝeto en la 1950-aj jaroj, Saint-Tropez, kie ŝi estis adoptita. Sed ŝi nur pensas senretene amuziĝi kaj amindumi virojn en laborema komunumo tradicie bonmora.

Komentaro

  • Tiu filmo antaŭenpuŝis Roger Vadim, Brigitte Bardot, Jean-Louis Trintignant, Christian Marquand (frato de Nadine Trintignant) al rango de internaciaj steloj de franca kino.
  • Per tiu filmo Brigitte Bardot fariĝis samtempe mito kaj monda seks-simbolo de la 1960-aj jaroj, stelulino de tutmondaj amasmedioj, emblemo de emancipiĝo de virinoj, virino samtempe modela kaj diabla, libera provokulino naiva kaj senpudora, simbolo de ineco, de seksa revolucio, de latenta mora revolucio kaj de la granda ekzitencialisma ondo de la paro Jean Paul Sartre / Simone de Beauvoir kiu sekvis.
  • La filmo okazigis lavangon da sentimentoj, tiom de pasio, idoleco kaj ekamo de unuj, kiom de indigno, kolero kaj malamo de aliaj.
  • Brigitte Bardot aĉetis domon "la Madrague" sur la vojo de "Canebiers" en Saint-Tropez en 1958 kaj kontribuis fari el tiu malmulte konata paradiza vilaĝo, lokon de internacia legendo per ŝia nura ĉeesto kaj per frenezaj noktoj kiujn ŝi animis. Ŝi onidire havis diboĉan vivon. Ŝi tiam frekventis Jean-Louis Trintignant, Sacha Distel, Sami Frey, Serge Gainsbourg
  • La geedziĝo de Roger Vadim kaj Brigitte Bardot diseriĝis en la fino de la filmo pro amasmedia histerio kiu sekvis la filmon.
  • La filmo estis startpunkto de am-rilato inter Brigitte Bardot kaj Jean-Louis Trintignant.
  • La filmo estas fama pro pluraj kialoj: Saint-Tropez, Brigitte Bardot, dancado tamtamo mambo, skandalo, la unuaj nudaj aperoj de Bardot, kiuj ebligos al la filmo superi mongajnajn rekordojn ĉefe en Usono.

Teĥnikaĵoj

  • Originala titolo: Et Dieu… créa la femme
  • Reĝisoro: Roger Vadim (tiam edziĝinta kun Brigitte Bardot)
  • Scenaro: Roger Vadim, Raoul J. Lévy
  • Foto: Armand Thirard
  • Muziko: Paul Misraki
  • Muntado: Victoria Mercanton
  • Dekoraĵoj: Jean André
  • Formato: Kolora - Monofonia
  • Platforma fotisto: Léo Mirkine
  • Ĝenro: Komedia dramo
  • Aperdato: 28-a de novembro 1956
  • Lando: Francio
  • Daŭro: 90 minutoj

Rolularo

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.