En la Estraro de UEA dum la oficperiodo 2016–2019 oficas jenaj personoj, elektitaj la 23-an de julio 2016 de la Komitato de UEA en la 101-a Universala Kongreso en Nitro[1]:
- Mark Fettes (Prezidanto): strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado;
- Stefan MacGill (Vicprezidanto): instruado, Jaro de la Lernanto, Meza Oriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun membro-organizoj kaj ĝemelaj urboj;
- Martin Schäffer (Ĝenerala Sekretario): financoj, administrado, retejoj kaj retlistoj, Ameriko (ĝis decembro 2017);
- Emílio Cid: informado, Amikoj de Esperanto kaj Zamenhof-Jaro;
- Lee Jung-kee: Azio, Afriko kaj Esperanto-centroj;
- Sara Spanò: eksteraj rilatoj, aktivula maturigo, Eŭropo, terminologio, kulturo kaj kongresoj.
Pri la oficoj de la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario la Komitato de UEA decidis en la dua sesio de la komitata kunveno, la 25-an de julio 2016. La disdividon de la laborkampoj inter la estraranoj poste decidis la Estraro mem[2].
Kelkaj estraranoj estis elektitaj poste:
- Aleks Kadar: Ĝenerala Sekretario, ekde februaro 2018
- Trezoro Huang Yinbao: Financoj kaj Unesko-Kuriero, ekde aprilo 2018.
- Fernando Maia Jr.: Kulturo kaj Kongresoj, Afriko, ekde aŭgusto 2018.
Konsisto de la Estraro de UEA ekde aŭgusto 2018:
- Mark Fettes (Prezidanto): strategio, kunordigo, esploro kaj dokumentado;
- Stefan MacGill (Vicprezidanto): instruado, Jaro de la Lernanto, Meza Oriento kaj Norda Afriko, Landa Agado kaj Fondaĵo Canuto;
- Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario);
- Emílio Cid: informado, Amikoj de Esperanto;
- Lee Jung-kee: Azio, Faka kaj Scienca Agado kaj Esperanto-centroj;
- Sara Spanò: eksteraj rilatoj, aktivula maturigo, Eŭropo, ĝemelaj urboj, terminologio;
- Trezoro Huang Yinbao: Financoj kaj Unesko;
- Fernando Maia Jr.: Kulturo kaj Kongresoj, Afriko
Referencoj
- ↑ Nova Estraro de UEA elektita – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 624, 2016-07-23.
- ↑ Respondecoj de la UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 631, 2016-08-20.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.