Estourmel | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Carnières |
INSEE kodo | 59213 [+] |
Poŝtkodo | 59400 |
Kodo laŭ INSEE | 59213 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bernard Plet 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 419 (1 999) |
Loĝdenso | 77 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°08′59″N 3°19′21″O / 50.14972°N, 3.3225°O (mapo) Koordinatoj: 50°08′59″N 3°19′21″O / 50.14972°N, 3.3225°O (mapo) |
Alto | 59 m - 96 m |
Areo | 5,45 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Estourmel [+] | |
Estourmel estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 419 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Estourmel situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Estourmel etendiĝas sur 5,45 km².
Historio
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard Plet, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj
La parko de Estourmel estas bestparko kaj porinfana ludejo, lokita sur la teritorio de la komunumo. Ĝi estis inaŭgurita en 1967 kaj etendiĝas sur ses hektaroj : ĝi proponas 200 bestojn de 35 specoj, inkluzive de birdoj.
Administrado
Estourmel apartenas al la kantono de Carnières, kies ĉefurbo estas Carnières. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.