Partio Estoniaj Verduloj
Erakond Eestimaa Rohelised
Emblemo de Partio Estoniaj Verduloj
Verda partio
Lando  Estonio
Fondiĝo novembro 2006
Lingvo(j) estona
Ĉefa sidejo Rävala 8, Talino
Ideologio Verda politiko, rekta demokratio, malcentralizado
Retejo erakond.ee

La partio Estoniaj Verduloj - estone Eesti Rohelised respektive Eestimaa Rohelised - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Estonio. Ĝi fondiĝis la 25-an de novembro 2006, cele al partopreno en la parlamentaj balotoj de marto 2007: En tiu baloto, la partio ricevis 7,1 procentojn de la voĉoj kaj akiris ses seĝojn en la nacia parlamento Riigikogu.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.