Espero Katolika | |
![]() Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007 | |
periodaĵo | |
---|---|
| |
Posedanto | Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista |
Ĉefredaktisto | Marija Belošević |
Establodato | 1903 |
Ĉesigita publikado | 2021 |
| |
Retejo | |

Espero Katolika estas katolika Esperanto-revuo, eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
Unuafoje eldonita en 1903 [1], krom la interrompoj dum la du mondmilitoj daŭre eldonata ĝis 2021, oni nomis ĝin dum longa tempo la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta.
Ĝia fondinto estas la pastro Emile Peltier [2], el Tours (Francujo), kiu la unuan numeron eldonis en oktobro 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste redaktoro estis ĝis 1911 Claudius Colas, el Parizo. De 1911 al 1923 redaktoris J. Smulders, el Nederlando (en 1921 F. Meŝtan el Vieno), de 1924 al 1932 G. Ramboux el Parizo, de 1932 Joan Font i Giralt el Hispanujo.
Ĝia formato en 1933 estis 27x18, kun varianta paĝonombro.
Jam en la unua numero aperis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!"; Espero Katolika restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. La revuo aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de la papo.
Redaktoroj de Espero Katolika post 1980 estis Carlo Sarandrea kaj Miloslav Šváček. En 2023 la redaktadon transprenis Marija Belošević. En tiu jaro, la revuo aperis denove en presita formo (4 kajeroj en formato A5 kun sume 72 paĝoj).
Aliaj projektoj
Referencoj
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3280, paĝo 318
- ↑ Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj