Esperantolehti | |
Kovrilpaĝo de Esperantolehti, junio 2016 | |
revuo | |
---|---|
Speco | kultura periodaĵo lingvopolitika |
Periodeco | kvinfoje jare |
| |
Lando | Finnlando |
Urbo | Ulvila |
Posedanto | Esperanto-Asocio de Finnlando |
Redaktisto | Redaktogrupo sub respondeco de Juha Metsäkallas |
Establodato | 1918 (sub la nomo Esperanta Finnlando) |
Prezo | 25 EUR jare |
Eldonkvanto | 200 (en 2023) |
ISSN | 0887-8206 |
| |
Esperantolehti estas gazeto kaj organo de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). La gazeto komencis ĝian aperon sub la nuna nomo en 1989. Pli frue aperis Esperanta Finnlando. La gazeto uzas ankaŭ esperantlingvan titolon Esperanta Finnlando kaj svedlingvan titolon Esperantobladet. Esperantolehti estas redaktata de redaktogrupo sub la respondeco de Juha Metsäkallas (la prezidanto de EAF).
Enhavo
Celante siajn membrojn, EAF proponas Finna-Esperantajn artikolojn, interalie raportojn aŭ anoncojn pri Esperanto-eventoj kaj -kunvenoj, ĉu de EAF ĉu de aliaj grupoj en Finnlando, kaj ankaŭ kulturajn artikolojn pri libroj kaj verkantoj.
Aperas ankaŭ artikoletoj pri forpasintoj, kaj kelkaj aparte menciindaj Gazetaraj Komunikoj de UEA.
Eksaj redaktoroj
- Jukka Pietiläinen
- Aimo Rantanen
- Anna Ritamäki
- Mikko Mäkitalo
- Robert Bogenschneider
- Tuomo Grundström
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.