Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero de la revuo Esperanto

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.

De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

Klasifikoj

Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:

  • temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu
  • eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu
  • nombro da redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
  • profesieco: amatora, profesia
  • ankoraŭ aperanta aŭ malaperinta
  • aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, dumonata, trimonata aŭ sesmonata
  • aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj, kaj tiel plu
  • eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu
  • eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu kun aŭ sen ilustraĵoj
  • prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu

Ŝanĝo de la gazetara merkato

La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardeke longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol dum la 1930-aj1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.

Konservado de Esperanto-gazetoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.
La biblioteko “Hector Hodler”, ene de la Centra Oficejo de UEA

La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.

Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo. Nuntempe la plej aktivaj projektoj por arkivado estas BitArkivo kaj Bitoteko

Baza literaturo

La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:

La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas la datumbazo "Trovanto" Arkivigite je 2011-08-21 per la retarkivo Wayback Machine de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo

Listo de Esperanto-periodaĵoj

Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la. Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigi la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.

Beletraj

Beletra Almanako, Februaro 2016
  • Beletra Almanako
  • Fenestro, reta ĉiumonata internacia literatura revuo.
  • Komencanto, dumonata internacia papera revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete:
  • La Gazeto , mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
  • La Karavelo, dumonata kultura revuo en Esperanto, ĉefe beletra.
  • Literatura Foiro, dumonata kultura revuo en Esperanto
  • Penseo, CN, beletra
  • Scienco kaj Kulturo, internacia dumonata esperantlingva revuo pri literaturo, kulturo kaj aktualaj problemoj de scienco

Fakaj

Titolpaĝo de Scienco kaj Kulturo, 2012

Sciencoj

Religio

Aliaj

Tutmondaj

Kovrilo de la 2015-01a numero de Kontakto

Organo-revuoj

En Esperanto pri aliaj aferoj

Pri la Esperanto-movado

  • Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
  • Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
  • TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara, nun movada rubriko ene de la revuo Kontakto

Listo laŭ kontinentoj

Afriko

Ameriko

 Brazilo

Kovrilo de la 12-a eldono de Momenton!, 2008

 Kanado

 Kolombio

  • Andaj Ondoj - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo.

 Meksiko

 Usono

Azio kaj Oceanio

 Aŭstralio kaj  Nov-Zelando

 Ĉinio

Post malapero de la papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2001, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanta Movado en Ĉinio escepte la dulingva Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo. En januaro 2017 la nova revuo Tra la mondo estis eldonita en Ĉinio. Ĝi estas fondita de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, helpe de kelkaj aktivuloj. Ĝi estas sendependa revuo pri Esperanto en Ĉinio. La sezona revuo estas eldonita kolore papera kaj reta en formato A4(202mm×268mm). 

En la revuo Trezoro, ĉefredaktoro, diris: "Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj venis al mi ideo krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado estas pragmata ol resti en pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio." Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonadon de la revuo.

En la 1-a numero la revuo aperigis 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzamenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco kpt. El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn, eĉ historiajn materialojn, pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turismo. La ĵus elektita nova estrarano de ISAE kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por plifortigi kaj bonkvalitigi la revueton, la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj. Kontaktu: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com. (Teksto de Wei Shan) el El Popola Ĉinio

La 1-a numero de 2017 de Tra la mondo estas senpage elŝultebla ĉe http://www.elerno.cn/elibro/Tra-la-mondo(reta).pdf

La reta versio de la 1-a numero 2017 en formato PDF.

 Irano

 Israelo

 Japanio

Kovrilo de la 89-a numero de La Junuloj, 2011

 Sud-Koreio

 Tajvano

Eŭropo

Monato, aŭgusto 2015

 Belgio

 Britio

 Bulgario

 Ĉeĥio

 Danio

 Finnlando

 Francio

 Germanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-gazetoj en Germanio.

 Hispanio

 Irlando

 Italio

 Kroatio

 Litovio

 Nederlando

Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando

 Norvegio

 Pollando

 Rumanio

 Rusio

La Ondo de Esperanto, 6-a numero de 2015

 Slovakio

 Svedio

  Svislando

Songazetoj

Retgazetoj

  • Amuze , distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]
  • Aveno , Asocio de Verduloj Esperantistaj
  • Ĉau! , retmagazino pri la ĉiutago [ nefunkcianta? ]
  • Elektronika Bulteno de EASL [ nefunkcianta? ] [ nefunkcianta? ]
  • Esperantologio / Esperanto Studies [ nefunkcianta? ]
  • Esperanto-Ligo Ciberspaca La kunigilo en eo
  • La Fasko - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo. [ nefunkcianta? ]
  • Flandra Gazetara Elekto Arkivigite je 2002-12-22 per la retarkivo Wayback Machine - Novaĵoj tradukitaj. [ nedisponebla esperantlingve? ]
  • Forumo , LSG, samseksama
  • Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.
  • Ĝisdatigo, anarkisma
  • Hilelisto [ nefunkcianta? ]
  • La Hodiaŭa Ĵurnalo
  • Interhelpo , Anarkiista esperanta bulteno [ nefunkcianta? ]
  • Inter ni Malagasa reta kaj papera gazeto
  • Internacia gazeto organo de KatoDika Klubo
  • Kiosko - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
  • Komentoj La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko. [ nefunkcianta? ]
  • Komputora mondo , komputoroj, interreto [ nefunkcianta? ]
  • La Krokodil' , informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).
  • Kva!Kvak! [ nefunkcianta? ]
  • Libera Folio - sendependa movada bulteno
  • Lingva retgazeto, Boris Kolker
  • Male "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj" [ nefunkcianta? ]
  • Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
  • Monda solidareco [ nefunkcianta? ]
  • Mozaiko monata vikirevuo, magazino de interesaĵoj bazita plejparte sur Esperanta Vikipedio - aperas ekde septembro 2010 en la retpaĝaro de ĈEA
  • Nordhungaria Informo , informilo de Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" en Miskolc, ankaŭ havebla en la hungara
  • Nun , aktualaj informoj pri esperanto, internacia [ nefunkcianta? ]
  • La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU
  • Penseo, CN, beletra
  • Rok-gazet', muziko
  • STUDIOrompita ligilo] - Novaĵoj - Radio - Televido - Ĵurnalo - Filmo - Librejo - Diversaĵoj en Esperanto
  • La skolta mondo - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio. [ nefunkcianta? ]
  • Tefloro - [ nefunkcianta? ]
  • TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO
  • Uzino , originala kaj tradukita beletro [ nefunkcianta? ]
  • La Verda Kraborompita ligilo] - franclingva reta monatletero de JEFO
  • Vikinovaĵoj - nova lingva versio de la Vikimedia projekto
  • Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.

Novaĵagentejoj

Paperaj

Enretaj

Nacilingvaj/informaj

Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj

PACO, 1967

Historiaj Esperanto-gazetoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frua Esperanto-gazetaro.

Naciaj kaj aliregionaj

Internaciaj, fakaj, politikaj:

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.