Esperanto-Asocio de Skotlando
Comann Esperanto na h-Alba
Esperanto Association of Scotland
Emblemo de Esperanto-Asocio de Skotlando
Lando   Skotlando
Tipo landa/regiona Esperanto-asocio
Fondiĝo 1906
Interretejo www.skotlando.org

La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) (Skotgaele Comann Esperanto na h-Alba, angle Esperanto Association of Scotland) estas la oficiala esperantista asocio en Skotlando, grandparte el Motherwell, Norda Lanarkshire.

Agadoj

La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando, aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon en septembro, kiu dum multaj jaroj okazis en la urbeto Dunblane sed nun okazas en GlasgovoEdinburgo, kaj kutime nun ĉe la fino de novembro organizas ĉiujaran Zamenhof-feston, kiun la asocio emas reklami kiel la “unuan Zamenhof-feston de la jaro„.

Kongresoj

EAS havas la plej grandan kvanton da kongresoj en Esperantujo, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara Skota Kongreso de Esperanto normale okazas en junio:

SKEDatojUrboRimarkoj
116-a 2021-05-29 Virtuala Virtuala kaj nur unutaga pro kronviruso
115-a 2020-05-30 Virtuala Virtuala kaj nur unutaga pro kronviruso
114-a 2019-05-17 - 20 Carnwath
113-a 2018-06-15 – 18 Perth
112-a2017-05-19 – 22Edinburgokuna kongreso kun la Esperanto-Asocio de Britio
111-a2016-06-10 – 12Glasgovo
110-a2015-06-05 – 08Helensburgh
109-a2014-06-06 – 11Pitlochrykun kaj samtempe kiel la Unua Tutkelta Kongreso de Esperanto
108-a2013-06-07 – 10Linlithgow
107-a2012-04Edinburgokun kaj samtempe kiel la 93-a kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio
106-a2011Lockerbie
105-a2010Berwick-upon-Tweed
104-a2009Dundee
103-a2008Inverness
90-a 1995 Hamilton kune kaj samtempe kiel la kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio

Estraro

La nuntempaj membroj de la estraro estas[1]:

Historio

EAS fondiĝis en 1906 sub la nomo “Skota Federacio Esperantista„ sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997 por respeguli la ŝanĝantan rilaton inter Skotlando kaj la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando.

Referencoj

  1. Esperanto en Skotlando n-ro 203, Printempo 2016

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.