Esperantisto de la Jaro | ||
honoriga titolo • Wikimedia information list | ||
---|---|---|
Organizanto | La Ondo de Esperanto | |
Fondita en | 1998 | |
La Esperantisto de la Jaro estas honora titolo, aljuĝata ĉiujare de la gazeto La Ondo de Esperanto pere de internacia ĵurio. Sekretario ĝis 2017 estis Halina Gorecka (Ruslando), eldonanto de La Ondo de Esperanto, post ŝi ekde 2018 oficas Paweł Fischer-Kotowski. La proklamo de la Esperantisto de la Jaro estis iniciatita en 1998. Al la iniciato aliĝis pluraj reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Ĉar la kriterioj, laŭ kiuj oni elektas la kandidatojn ne estas precize difinitaj, la verdikto de la ĵurio estas ofte submetata al kritiko. Iel ajn, oni celas premii la plej eminentajn esperantistojn.
Listo de Esperantistoj de la Jaro
Jaro | Esperantisto | Devenlando | Kialo |
---|---|---|---|
2022 | Edmund Grimley Evans[1] | Britio | |
2021 | Halina Gorecka[2] | Rusio | |
2020 | Fernando Maia Jr.[3] | Brazilo | En la jaro de la kronvirusa pandemio li iniciatis kaj realigis retan okazigon de la Universala Kongreso sub la nomo “Virtuala Kongreso de Esperanto”. La reta kongreso okazis kun aliaj Esperanto-aranĝoj kadre de la pli granda MondaFest’, kio ebligis almenaŭ retan partoprenon al pluraj novaj esperantistoj. |
2019 | Anna Löwenstein[4] | Anglio | En 2006 ŝi iniciatis la Movadan Foiron kadre de la 91-a UK en Florenco kaj ekde tiam prizorgas ĝin ĉiujare. Fine de 2018 ŝi iniciatis kaj ekredaktis la retejon uea.facila.org, en kiu aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado. |
2018 | Hori Jasuo[5] | Japanio | Lanĉo kaj daŭra funkciigo de la populara legoprojekto Esperanto-Sumoo, kiu en novembro 2018 atingis la 55-an sesion kun pli ol 300 legemuloj el 33 landoj, kaj regula verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 21-a volumo aperis ĉi-jare ĉe lia eldonejo Horizonto. |
2017 | Trezoro Huang Yinbao[6] | Ĉinio | Li iniciatis kaj ekredaktis la esperantan version de la Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi traduko-teamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la Mondo. |
2016 | Stefan MacGill[7] | Nov-Zelando | Lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj. |
2015 | Chuck Smith[8] | Usono | La ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto, precipe, pro la menciita pretigo kaj lanĉo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo. |
2014 | Mireille Grosjean | Svislando | La sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazinta en 2015. |
2013 | Mark Fettes | Kanado | Sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste. |
2012 | Peter Baláž | Slovakio | Starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; sukceso stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto. |
2011 | Dennis Keefe | Usono | Universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano. |
2010 | Katalin Kováts | Hungario | Diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net. |
2009 | Aleksander Korĵenkov | Rusio | La ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. |
2008 | Ilona Koutny | Hungario | La kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. |
2007 | Peter Zilvar | Germanio | |
2006 | Bertilo Wennergren | Svedio | Lia gramatika libro Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. |
2005 | Povilas Jegorovas | Litovio | Lia agado en Litovio okaze de UK 2005 en Vilno. |
2004 | Helmar Gunter Frank | Germanio | |
2003 | Dafydd ap Fergus | Kimrio | |
2002 | Michel Duc Goninaz | Francio | Revizio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro. |
2001 | Osmo Buller | Finnlando | |
2000 | Hans Bakker Maŭro La Torre Jouko Lindstedt |
Nederlando Italio Finnlando |
|
1999 | Keppel Enderby | Aŭstralio | |
1998 | William Auld | Skotlando |
- Rimarkoj kaj anekdotoj
- En 2000, tri kandidatoj ricevis egalan kvanton de voĉdonoj.
- En 2001, Osmo Buller kaj Claude Piron ricevis denove la saman kvanton de voĉdonoj, sed laŭ la regularo venkis Osmo Buller, ĉar pli da homoj proponis lin.
- En la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997). En tiu verko Javier Alcalde sugestas homojn, kiuj meritis gajni la honoran titolon en la jaroj antaŭ 1998.[9]
Referencoj
- ↑ https://sezonoj.ru/2022/12/jaro-6/
- ↑ https://sezonoj.ru/2021/12/gorecka-10/
- ↑ https://sezonoj.ru/2020/12/jaro-4/
- ↑ https://sezonoj.ru/2019/12/jaro-2/
- ↑ https://sezonoj.ru/2018/12/hori
- ↑ https://sezonoj.ru/2017/12/trezoro-10/
- ↑ https://sezonoj.ru/2016/12/macgill/
- ↑ https://sezonoj.ru/2015/12/smith/
- ↑ Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.
Vidu ankaŭ
- Kandidatoj ĝis 2010
- Laŭreatoj
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.