Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto laŭ malsupra skemo estas proponata de la vjetnama esperantisto, vortaristo, esperantologo Nguyễn Xuân Thu.[1]

Li atentigis ke tiu ĉi tabelo laŭeble plej fidele sekvas la Konsilojn por Transkribado de La Bona Lingvo kaj la Rekomendojn de Akademio de Esperanto pri esperantigo de vortoj. Tiel, ĝi iomete diferencas de la transskribado de la esperanta versio de “La Rakonto pri Kieŭ”, kiel la forigo de ŭ antaŭ vokalo.

Litero Transskribo Prononco Klarigoj Ekzemplo: Vjetnama skribo (kun signifo) Ekzemplo: Esperanta prononco
1.1. Konsonantoj ĉe komenco de la vorto
bb[b]kiel en Esperantoba (tri)ba
ck[k]nur antaŭ a, o, ô, u, ưcam (oranĝo)kam
dz[z]kiel en Esperantoda (haŭto)za
đd[d]kiel en Esperantođi (iri)di
gg[g]kiel en Esperantogà (koko)ga
hh[h]kiel en Esperantohai (du)haj
kk[k]nur antaŭ e, ê, i, ykem (glaciaĵo)kem
ll[l]kiel en Esperantolê (piro)le
mm[m]kiel en Esperantomẹ (patrino)me
nn[n]kiel en Esperantona (anono)na
pp[p]kiel en Esperantopin (pilo)pin
qk[ku]neniam sola, ĉiam ligita kun litero “u”quê (kamparo)kue
rr[r]kiel esperanta “r”, sed malpli vibrantaru (luli)ru
sŝ[ŝ]kiel en Esperantosơn (lako)ŝon
tt[t]kiel en Esperantotúi (poŝo)tuj
vv[v]kiel en Esperantoviêm (inflamo)vjem
xs[s]kiel en Esperantoxe (veturilo)se
1.2. Konsonantoj ĉe la fino de la vorto
ck[k]kiel en Esperantobác (onklo)bak
mm[m]kiel en Esperantotôm (salikoko)tom
nn[n]kiel en Esperantonón (konika ĉapelo)non
pp[p]kiel en Esperantobếp (kuirejo)bep
tt[t]kiel en Esperantocát (sablo)kat
1.3. Duoblaj konsonantoj ĉe la komenco de la vorto
chĉ[ĉ]proksimume chó (hundo)ĉo
ghg[g]nur antaŭ literoj “e, ê, i”ghi (noti)gi
khĥ[ĥ]kiel en Esperantokhen (laŭdi)ĥen
ngn[n]Tre proksimume: antaŭ ĉiuj vokaloj, escepte e, ê, i.ngô (maizo)no
nghn[n]Tre proksimume. Prononcas kiel ng, nur antaŭ literoj “e, ê, i”.nghe (aŭskulti)ne
nhnj[nj]kiel en Esperantonhà (domo)nja
phf[f]kiel en Esperantophố (strato)fo
tht[t]tre proksimumethu (aŭtuno)tu
trĉ[ĉ]proksimumetrà (teo)ĉa
1.4. Duoblaj konsonantoj ĉe la fino de la vorto
chk[k]proksimumeích (utila)ik
ngn[n]tre proksimumeông (sinjoro)on
nhnj aŭ n[nj] [n]tre proksimume, uzebla se nj ne akcepteblakênh (kanalo)kenj aŭ ken
2. Vokaloj
aa[a]kiel en Esperantobà (sinjorino)ba
ăa[a]Tre proksimume. Neniam staras sole, ĉiam kun konsonanto.ăn (manĝi)an
âa[a]Tre proksimume. Neniam staras sole, ĉiam kun konsonanto.bận (okupita)an
ee[e]proksimumetem (poŝtmarko)tem
êe[e]kiel en Esperantođêm (nokto)dem
iI[i]kiel en Esperantotim (koro)tim
oo[o]proksimumecỏ (herbo)ko
ôo[o]kiel en Esperantomột (unu)mot
ơo[o]proksimumelợn (porko)lon
uu[u]kiel en Esperantocúc (krizantemo)kuk
ưu[u]proksimumeđứt (rompiĝi)dut
3. Diftongoj
aiaj[aj]kiel en Esperantotai (orelo)taj
aoao[ao]kiel en Esperantobáo (ĵurnalo)bao
au[aŭ]kiel en Esperantobáu vật (valoraĵo)baŭ
ayaj[aj]proksimumemáy bay (aviadilo)maj baj
âuou[ou]proksimume gấu (urso)gou
âyej[ej]proksimume mây (nubo)mej
eoeo[eo]proksimumekẹo (bombono)keo
êu[eŭ]kiel en Esperantokêu (krii)keŭ
iaie[ie]proksimume bia (biero)bie
ie[je]kiel en EsperantoViệt Nam (Vjetnamujo)Vjet Nam
iuiu[iu]kiel en Esperantođìu hiu (senhoma)diu hiu
oaoa[oa]proksimumehoa (floro)hoa
oa[oa]tre proksimumebăn khoăn (maltrankvila)ban ĥoan
oeoe[oe]proksimumehỏe (sân)ĥoe
oioj[oj]proksimumenói (paroli)noj
ooo[o]tre proksimumexoong (kaserolo)son
ôioj[oj]kiel en Esperantotôi (mi)toj
ơioj[oj]proksimumebơi (naĝi)boj
uauo[uo]proksimumecua (krabo)kuo
ue[ue]proksimumekhuê các (loĝejo de nobelaj virinoj)ĥue kak
uiuj[uj]kiel en Esperantonúi (monto)nuj
uo[uo]kiel en Esperantobuôn (komerci)buon
uo[uo]proksimumequở (riproĉi)kuo
uyui[ui]proksimumekhuy (butono)ĥui
ưauo[uo]proksimumecưa (segi)kuo
ưiuj[uj]proksimumegửi (sendi)guj
ưuuu[uu]tre proksimumeưu tú (eminenta)uu tu
4. Triftongoj
oaioaj[oaj]kiel en Esperantokhoai tây (terpomo)ĥoaj tej
oayoaj[oaj]tre proksimumeloay hoay (per ĉiuj fortoj klopodi)loaj hoaj
oeooeo[oeo]kiel en Esperantongoằn ngoèo (serpentuma, zigzaga)noan noeo
uâyuej[uej]proksimumekhuây khỏa (konsoli)ĥuej ĥoa
uôiuoj[uoj]kiel en Esperantođuôi (vosto)duoj
uyauje[uje]proksimumekhuya (malfrue en la nokto)ĥuje
uyêuje[uje]kiel en Esperantotuyết (neĝo)tujet
uyuuju[uju]proksimumekhúc khuỷu (serpentuma, zigzaga)ĥuk ĥuju
ươiuoj[uoj]tre proksimumetươi (freŝa)tuoj
ươuuou[uou]tre proksimumehươu (cervo)huou

Kritikoj

La listo havas problemojn el la punkto de fonologio de la du lingvoj.

Stranga disigo de prononco kaj litero

Kvankam Esperanto havas la principon "por unu sono unu litero"[2], la listo montras Esperantajn literojn kaj prononcojn malsame. Ekzemple, laŭ la listo, oni devus prononci "k" el vjetnama q kiel [ku].

Stranga transskribo de diftongoj

Kvankam vjetnama prononco de hoa estas proksima al [hwa:][3], la listo diras, ke hoa estu skribata esperante kiel "hoa". Tamen, en Esperanto oni prononcas "hoa" kiel [ho:a] ĉar la Esperanta akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.[4]

Referencoj

  1. Forpasis NGUYỄN Xuân Thu (1932-2017). Universala Esperanto-Asocio (2017-10-19). Alirita 2017-10-19.
  2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj
  3. http://www.lel.ed.ac.uk/~jkirby/docs/kirby2011vietnamese.pdf
  4. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, plena gramatiko de esperanto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.