Esperant' estas la nomo de alternativa stilo aŭ ĵargono de Esperanto, ŝerce uzata dum kelkaj kunvenoj ekde la fino de la 20-a jarcento. Pere de stranga vort-lokigo, sufiksoj kaj la prepozicio je ĝia "parolantar'" strebas al kiom eble plej granda utiligo de la regulo pri elizio. Ekzempla teksto estas la frazo Ĉiamu onia obe' je l' Fundament' , kiu ordinarlingve signifas "Oni ĉiam obeu la Fundamenton".

Priskipo

Esperant' teknike ĝustas, ĝi funkcias per la apartaĵoj de la gramatiko de esperanto. Substantivoj demetas la finan "o" (knab'). Adjektivoj demetas al finan "a" kaj kroĉiĝas al la substantivo (bonknab'). Por montri la akuzitivon, oni uzas la prepozicion "je". Por montri la pluralon, oni uzas la sufikson on "-ar-" (knabar').

Morfologio

La ŝanĝoj kun Esperanto estas nur morfologiaj. Je

  • La nominala sufikso -o estas forigita, kiel en poezio. Knabo fariĝas knab'.
  • La plurala finaĵo -oj estas anstataŭigita per la kolektiva sufikso -ar-. Knaboj fariĝas knabar'.
  • Adjektivoj perdas siajn -a sufiksojn kaj kombinas kun siaj ĉefsubstantivoj. Bela knabino fariĝas belknabin'.
  • Ĉe rektaj objektoj, la akuzativa sufikso -n estas anstataŭigita per la prepozicio je. Knabon fariĝas je knab'.
  • Verboj iĝas substantivoj, konsekvence iliaj tempo kaj humorsufiksoj moviĝas aliloken:
    • Por adverba aŭ prepozicia frazo: donu hodiaŭ fariĝas hodiaŭu don', kaj estas en la ĉielo fariĝas est' ĉielas.
    • Se la verbo enhavas sufikson, tiu povas malligiĝi de la verbo: fariĝu fariĝas iĝu far'.
    • Se neniu el ĉi tiuj opcioj disponeblas, jen povas esti uzata kiel anstataŭilo: amas iĝas jenas am'. La elekto de kie la tempa sufikso moviĝas estas plejparte stila elekto.
  • Subjektoj de la verbo prenas la prepozicion de se ili estas substantivoj, aŭ fariĝas posesivoj se ili estas pronomoj: knabo amas iĝas am' de knab', kaj kiu estas iĝas kies est'.
  • La artikolo la fariĝas l' kiam ajn la antaŭa vorto finiĝas per vokalo.

Regular' de Esperant' en Esperant'

Treas la facil' gramatika de Esperant'. Unua regul' grave plejas: Ĉiamu onia obe' je l' fundament'! Maleblas tro' de tiu dir'. Kroma regular' sedas. Jenas ĝi:

  1. Je elizi' plejeblu la uz'. Doas la evit' de akuzativ'. Prefer' je "je" de l' fundament' eĉas.
  2. Verbigu je stranga part' de l' fraz'.
  3. Ne prias poezi'. Kvankamus ĝia bel', malas neces' de ritm' kaj rim'.
  4. Evit' de pluraliga j' pereblas per util' de radik' "ar".
  5. Neas la ebl' je kontraŭgramatika elizi'. Ekzemplas neebla "salut'". Alternativivas interjekciig' skribita sen apostrof'. Doas "salut", "gratul", "dank". Estu la atent' pri l' akcent' ("sAlut", "grAtul"), ja antaŭlastsilabas ĝi.
  6. Neu la forges': ne gravas la belec', gravas la amuziĝ'!

Veras la dir' ke ne prias gramatik', sed plias ĝi stilgvid'. Eblas la kompren' ke ekzemplas por la tut' tiu ĉi paĝ' mem.

La regulara deksesop' de Esperant'

En kunoa Esperant'

  1. Neas ekzist' de nedefinita artikol'; nuras ekzist' de difinita artikol' (la)
  2. Substantivas la hav' de l' finiĝ' o. Porformadas je l' multenombr' aldon' de l' finiĝ' j. Nur duopas la kazar': nominativ' kaj akuzativ'; la lasta ricevatas el la nominativ' per la aldon' de l' finiĝ' n. Je esprim' de l' kazceter' peras help' de prepocizioj. (Je l' genitiv' peras de, je l' dativ' peras al, je l' ablativ' peras per).
  3. Je l' fin' de l' adjektiv' peras a. Samkielas kiel ĉe substantiv' pri kaz' kaj nombr'. Je l' komparativ' faras la vort' pli, je l' superlativ' vort' plej; kunjunkci' ol uziĝe ĉeas je l' komparativ'.
  4. Jenas ĉiu numeral' fundamenta (ne deklinaciatas): unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekar' kaj centar' formatas per simpla numeralkunig'. Aldoniĝas la finiĝ' de l' akjektiv' por la signad' de numeral' orda; por la multobla - la sufiks' obl, por la nombrona - on, por la kolektiva - op, por la disdivida - la vort' po. Kromas la uzebl' de numeral' substantiva kaj numeral' adverba.
  5. La persona pronomar': mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekt' aŭ best'), si, ni, vi, ili, oni; je pronom' poseda peras aldon' de l' finiĝ' adjektiva. Substantivkielas la deklinaci'.
  6. La deverba ŝanĝ' ne laŭas je person' nek nombr'. Jenas la formar' de l' verb': estantas la temp' kun finiĝ' -as; estintis la temp' kun -is; estontas la temp' kun -os; kondiĉmodas -us; ordonmodas -u; sendifinmodas -i. Participar' (kun senc' adjektiva aŭ adverba): igas je aktivec' kaj estantec' -ant; je aktivec' kaj estintec' -int; je aktivec' kaj estontec' -ont; je pasivec' kaj estantec' -at; je pasivec' kaj estintec' -it; je pasivec' kaj estontec' -ot. Responda form' de l' verb 'esti' kaj particip' pasiva de l' bezonata verb' perhelpas je formad' de ĉiu form' de l' pasiv'; ĉe pasiv' ĉeprepozicias 'de'.
  7. Je l' fin' de adverb' peras e; komparada gradar' samkielas je adjektiv'.
  8. Postulas ĉiu prepozici' je l' nominativ'.
  9. Legatas ĉiu vort', kiel ĝi skribitas.
  10. La akcent' ĉiamas sur la antaŭlasta silab'.
  11. Simplkunig' formperas je vort' kunmetita (ĉefvort' enfinas); ankaŭ memstare vortas la gramatikaj finiĝoj.
  12. Ĉe jama nea vort', forlasatas vort' ne.
  13. La ricev' de finiĝ' de l' akuzativ' kromporas montr' de direkt'.
  14. Difinite kaj konstante signifas ĉiu propozici'; sed seas la dev' pri uz' de ia prepozici' kaj neas la montr' de rekta senc', kia nome prepozici' prenendas, tiamas la uz' de l' prepocizi' 'je', kiun mankas memstara signif'. Ankaŭas la anstataŭa uzebl' de l' akuzativ' sen prepozici'.
  15. Pri l' fremdvortar', kiu en lingvplimult' elunufontas, senŝanĝas la uz' en la lingv' Esperant'. Nuras ilia ricev' de l' ortografi' de tiu ĉi lingv'. Sedas la plibonuz', ĉeante vortoj diversaj de unu radik', de senŝanĝa nura vort' el fundament' kaj la elform' de ceteraj laŭ l' regular' de l' lingv' Esperant'.
  16. Eblas la forest' de l' finvokal' de l' substantiv' kaj de l' artikol', kajas la anstataŭig' per apostrof'.

Komparo per la Patro Nia

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,

sanktigata estu via nomo.

Venu via regno,

fariĝu via volo,

kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.

Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

Nipatr', kies est' ĉielas,

iĝu via nom' sankt'.

Viu la regnalven'.

Iĝu via la volfar',

kielas en la ĉiel', tiel ankaŭu surtere.

Hodiaŭu ĉiutagpandon' nin.

Kaju la pardon' al niofend',

kiel ankaŭas nipardon' al ofendintar' nia.

Kaju nea nia konduk' entent',

sedu nia la liberig' de l' malbon'.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.