Esperanto
de poche
Esperanto  de poche
Esperanto
de poche
AŭtoroKlaus Dahmann kaj Thomas Pusch
Eldonjaro2009
UrboChennevières-sur-Marne
EldonintoAssimil
Paĝoj180
ISBN978-2-7005-0399-9
Eldono de 2012

Espéranto de poche (esperante esperanto en poŝformato) estas esperanta konversacia gvidlibro verkita de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch, adaptita al la franca de Jean-Louis Texier kaj Renée Triolle, en la kolekto "Langues de poche" kaj eldonita de Assimil.

Konstruita por la bezonoj de internacia komunikado, esperanto estas logika kaj amuza lingvo. Simpla gramatiko, libera sintakso, kaj ĉefe sen esceptoj nek malregularaj verboj. Sufiĉos al vi memorigi la vortprovizon – tiu gvidlibro proponas al vi ĉirkaŭ 2 000 vortojn – por povi esprimi vin en tiu unika lingvo, kiu laŭlonge de jardekoj, kreis al si propran kulturon. Alirebla al la plej multaj homoj, esperanto faciligos al vi la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj.[1]

  • Esencaj frazoj kaj ŝlosilvortoj
  • Tre riĉa leksiko
  • Detala prononcado

Originalo de tiu libro aperis en la kolekto "Wort für Wort", eldonita de "Reise Know-How Verlag Peter Rump GmbH, Bielefeld".[2]

Eldonoj

  • ©2009: L'Espéranto de poche, 180 paĝoj, (ISBN 978-2-7005-0399-9)
  • ©2012: L'Espéranto de poche, 180 paĝoj, (ISBN 978-2-7005-0587-0)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.