Espéranto-France | |
---|---|
Lando | Francio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1898 |
Interretejo | esperanto-france.org |
Espéranto-France | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1898 vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 7″ N, 2° 22′ 1″ O (mapo)48.851872.366894Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 22′ 1″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
| ||
Fondinto(j) | Louis de Beaufront vd | |
Ĉefestro(j) | Axel Rousseau vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) estas esperanto-asocio fondita en 1898 celanta esti tegmenta organizaĵo de francaj esperantistoj. Ĝi estas Landa Asocio de UEA ekde 1934. La asocio oficiale deklariĝis komunutila.
Historio
La asocio estis fondita en Francio en 1898 sub la nomo Société Pour la Propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Disvastigo de Esperanto) kaj uzis precipe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Espérantiste Française, U.E.F. (esperante Unuiĝo Esperantista Franca), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2000.
Administrado
Nuna estraro
Ekde la 15-a de majo 2021, la nuna estraro de Espéranto-France estas[1]:
- Prezidanto: Bruno Flochon
- Vicprezidanto: -
- Kasisto: Jean-Lucien Mazeau
- Vickasisto: Paul Quevy Lefevre
- Sekretario: Emmanuelle Richard
- Vicsekretario: Axel Rousseau
- Estrarano : Xavier Godivier, Christine Raiffaud
Prezidintoj
- Espéranto-France (ekde 2000)
- 2019-2021 : Didier Loison
- 2017–2019 : Axel Rousseau
- 2015–2017 : Aleks Kadar
- 2011–2015 : Axel Rousseau
- 2008–2011 : Xavier Dewidehem
- 2004–2008 : Bruno Flochon
- 2001–2004 : Claude Longue-Épée
- Unuiĝo Franca por Esperanto (de 1962 ĝis 2000)
- 1994–2001 : Claude Nourmont
- 1986–1994 : Renée Triolle
- 1979–1985 : Jean-Louis Texier
- 1975–1979 : Hervé Gonin
- 1974–1975 : Jean Guillaume
- 1967–1974 : André Albault
- Unuiĝo Esperantista Franca (de 1945 ĝis 1962)
- 1957–1967 : René Llech-Walter
- 1951–1957 : Henri Philippe
- 1948–1951 : Georges Warnier
- 1946–1947 : Pierre Petit
- 1945–1946 : Jean Couteaux
- Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (de 1903 ĝis 1945)
- 1926–1945 : Ernest Archdeacon
- 1923–1926 : Daniel Eyquem
- 1911–1923 : Maurice Rollet de l'Isle
- 1908–1911 : Théophile Cart
- Société pour la Propagation de l'Espéranto (de 1898 ĝis 1903)
- 1898–1908 : Louis de Beaufront
Individuaj membroj, federacioj kaj fakaj asocioj
En ĝi membras krom individuaj membroj:
- Regionaj federacioj:
- Aŭvernja Esperanto-Federacio
- Bretonia Esperanto-Federacio [2]
- Franca Centrokcidenta Esperanto-Federacio
- Francilia Esperanto-Federacio [3]
- Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio [4]
- Nordfrancia Esperanto-Federacio
- Normandia Esperanto-Federacio
- Orientfrancia Esperanto-Federacio [5]
- Provenca Esperanto-Federacio[6]
- Puatuĉarenta Esperanto-Federacio
- Rodanalpa Esperanto-Federacio
- Sudopirinea Esperanto-Federacio [7]
- (Ĝis nun ne membras: Akvitania Esperanto-Federacio, Burgonjo-Franĉkontea Esperanto-Federacio, Limoĝia Esperanto-Federacio)
- Fakaj asocioj:
- Junulara Esperantista Franca Organizo
- Groupe des enseignants espérantistes (Grupo de Francaj Esperanto-Instruistoj), landa asocio de ILEI
- Fédération espérantiste du travail (Laborista Esperanto-Federacio)
- Franca Katolika Esperanto-Asocio
Membronombroj
La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.
El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Hindoĉinujo.
|
|
|
|
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ “Administration„ en la retejo de Espéranto-France
- ↑ Bretonia Esperanto-Federacio
- ↑ Francilia Esperanto-Federacio
- ↑ Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2013-07-21. Alirita 2012-11-01.
- ↑ Orientfrancia Esperanto-Federacio
- ↑ Espéranto-Provence
- ↑ Sudopirinea Esperanto-Federacio
Bibliografio
- Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933 : ĝis 1933
- Gonin, Hervé (helpe de Amouroux, Jean) 1988 : Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 1898-1998, UFE, Paris : ĝis 1997
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝaro de Espéranto-France (esperante)
- Ret-butiko de Espéranto-France (esperante)
- filma prezento de Esperanto de la franca internacia kanalo France 24 de 2013 (angle)
|