Esnandes
La preĝejo Saint-Martin
La preĝejo Saint-Martin
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento La Rochelle
Kantono Lagord
Komunumaro Communauté d'agglomération de La Rochelle
Urbestro Rémi Desplantes (2023–2026)
Insee-kodo 17153
Poŝtkodo 17137
Demografio
Loĝantaro 2 071 (2014)
Loĝdenso 278 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 15′ N,  7′ U (mapo)46.25028-1.11361Koordinatoj: 46° 15′ N,  7′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 19 m
Areo 7,45 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Esnandes (Charente-Maritime)
Esnandes (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Esnandes (Francio)
Esnandes (Francio)
DEC
Map

Esnandes [enɑ̃d] estas marborda franca komunumo situanta en la nordo de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 2 071 loĝantojn en 2014[1].

Geografio

Situo

Situo de Esnandes en la departemento Charente-Maritime

Esnandes estas urbeto en la nordo de la departemento Charente-Maritime, 10 km norde de La Rochelle. La najbaraj komunumoj estas Charron norde, Villedoux oriente kaj Marsilly sude. Okcidente ĝi limas Atlantikon, pli precize golfeton nomatan Golfo de Aiguillon (baie de l’Aiguillon).

Priskribo

Panoramo de Esnandes el la preĝejo. Malantaŭe videblas la golfo de Aiguillon.
Klifo kaj fiŝkaptista dometo

La marbordo de Esnandes, 2 km okcidente de la urbocentro, konsistas el klifoj kaj ŝtona strando. Norde komenciĝas la Potevia Marĉo.

Transporto

Tra Esnandes pasas la departementaj vojoj D10 (de Marsilly ĝis Villedoux kaj poste al Vendée) kaj D105 (de Marans ĝis Lagord tra Charron, kaj poste al La Rochelle). Tiel eblas atingi La Rochelle en 20 minutoj aŭte.

Esnandes estas finhaltejo de la linio 35 de la busoj de La Rochelle, kiu iras ĝis la placo de Verdun en La Rochelle. Buso veturas ĉiuhore.

La plej proksima fervoja stacidomo estas la stacidomo La Rochelle-Ville, kaj la plej proksima flughaveno estas La Rochelle — île de Ré.

Demografio

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846
650 616 633 665 770 724 734 737
1851 1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886
750 730 815 832 793 845 911 907
1891 1896 1901 1906 1911 1921 1926 1931
842 826 857 849 789 638 607 602
1936 1946 1954 1962 1968 1975 1982 1990
633 633 700 713 719 781 1 370 1 730
1999 2006 2009 2010 2011 2012 2014 -
1 836 1 933 2 040 2 063 2 076 2 094 2 071 -
Fontoj: Insee kaj Cassini[2]

Administrado

Urbestroj

Urbestroj de Esnandes[3]
DeĜisNomoDeĜisNomo
17901791Laurent-Gabriel Constantin18741892Jacques Mureau
17911792Jean Mesnard18921904Gabriel Bedin
17921794Pierre Maudet19041908Eugène Delaunay
17941796Laurent-Gabriel Constantin19081912Gabriel Bedin
17961798Jean Cornet19121935Alphonse Graton
17981803Michel Breton19351949Lucien Renouard
18031810Jacques Tabourin19491950Camille Brisset
18101819Jean Cornet19501953Frédéric Belin
18191821Jean-Eustache Riché19531959Jeanne Guillard
18211821François Maurin19591989Jean Audineau
18211825Antoine Montagne19891990Christian Vignaud
18251835Pierre-Jacques Augé19901995Patrice Raillot
18351846Charles Mureau19952001Vladimir Gabas
18461851François Juin20012014Yann Juin
18521863François Cornet20142023Didier Geslin
18631874Jacques-Jean Racaud2023nunRémi Desplantes

Kulturo

Monumentoj

Pordo de la preĝejo

La preĝejo Saint-Martin estis konstruita en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, rekonstruita kaj fortikigita dum la 14-a jarcento kaj plurfoje renovigita. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1840[4].

Fronte al la preĝejo troviĝas muzeo “Domo de la Golfo de la Potevia Marĉo” (Maison de la Baie du Marais poitevin), antaŭe nomita “Domo de mitulbredado” (Maison de la Mytiliculture). Ĝi prezentas mitulbredadon kaj ĝian historion en la regiono.

Festivaloj

Ĉiujare, meze de aŭgusto, okazas Éclad’Esnandes, spektaklo kun koncerto kaj artfajraĵo. Ĝi estas parto de la festivalo Sites en Scène, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 50 spektaklojn en Charente-Maritime dum la somero[5].

Ĝemelurbo

Notoj kaj fontoj

  1. Insee. Populations légales 2014 - Commune d’Esnandes (17153) (france). Alirita 24-an de decembro 2017.
  2. EHESS. Esnandes - Notice communale (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.
  3. Urbestroj de Esnandes (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.
  4. Église Saint-Martin (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 27-an de junio 2013.
  5. Éclad’Esnandes (france). Ĝenerala konsilio de Charente-Maritime. Arkivita el la originalo je 2013-08-17. Alirita 15-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.