Escalante | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 749 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo)43.435555555556-3.5130555555556Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Escalante [+] | |||
Escalante [eskaLANte] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.
Geografio
Ĝi limas norde kun Arnuero kaj Argoños, okcidente kun Meruelo kaj Hazas de Cesto, sude kun Bárcena de Cicero kaj oriente kun la golfeto de Santoña. La municipa ĉefurbo estas la loĝloko Escalante, sur valo ĉe la ekfluejo de La Fuentona. Ĝi distas 6 km de Santoña kaj 38 km de Santandero.
En la orienta parto de la municipo estas la marĉoj de Santoña, kie alfluas la rio de Argoños kaj la rivero Asón, krom la kanalo de Escalante.
Demografio
Por areo de 19,11 km² estas 762 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 762 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: El Alvareo, Baranda, Cornoció, Escalante (ĉefurbo), Montehano, Noval kaj Rionegro.
Escalante perdis loĝantaron ekde la mezo de la 20-a jarcento, fakte 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ekonomio
La ĉefa ekonomia aktiveco, same kiel en multaj aliaj municipoj de la regiono, estas la unuaranga sektoro, tio estas, agrokulturo kaj brutobredado. Elstaras la produktado de cidro.
Heredo
De ĝia heredo elstaras du Havaĵoj de Kultura Intereso kun kategorio de monumento, nome:
- Monaĥejo de Montehano de Kapucenoj, en Montehano (en la foto de la tabelo). Tie estis entombigita Barbara Blomberg, patrino de don Johano de Aŭstrio.
- Ruinoj de la Kastelo de Montehano.