Esbato, festo aŭ rito en novpaganismo kaj viĉo, kiu festas la plenan lunon. Ĉar la luno estas simbolo de la Diino kaj la ina principo, esbatoj estas aparte gravaj en tradicioj kiel diana viĉo kiuj emfazas inan diecon. Ĉi tiuj lunfestoj estas ofte distingitaj de la sunaj festoj aŭ ŝabatoj.
Oni foje uzas tradiciajn nomojn por la esbatoj:
- januaro: Lupa Luno
- februaro: Neĝa Luno
- marto: Verma Luno
- aprilo: Roza Luno
- majo: Plenflora aŭ Grensema Luno
- junio: Fraga Luno
- julio: Tondra Luno
- aŭgusto: Ruĝa Luno
- septembro: Rikolta Luno
- oktobro: Ĉasista Luno
- novembro: Kastora Luno
- decembro: Frida Luno
Kiam monato entenas du plenlunojn, la dua nomiĝas Blua Luno.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.