Erzsi Paulay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de junio 1959 (72-jaraĝa) en Valenza |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Ede Paulay |
Patrino | Berta Adorján |
Edz(in)o | Vittorio Cerruti |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Paulay [erĵi paulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulay Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia patro estis Ede Paulay, ŝia patrino estis Berta Adorján.
Erzsi Paulay naskiĝis la 16-an de decembro 1886 en Budapeŝto, ŝi mortis la 26-an de junio 1959 en Italio en Valenza.
Biografio
Erzsi Paulay akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis, poste ŝi eksedziniĝis. En 1923 ŝi denove edziniĝis, en la sama jaro ŝi eterne forlasis la teatran vivon, tamen ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ŝia dua edzo estis itala diplomato, tial ŝi akompanis lin en la tuta mondo.
Elektitaj roloj teatraj
- William Shakespeare:
- A makrancos hölgy - Kata
- La Venecia Komercisto - Jessica
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Le mariage de Figaro - grafino
- Sofoklo: Antigona - titolrolo
Elektitaj roloj filmaj
- Bánk bán (1914)
- Elnémult harangok (1916)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2008-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.