Erzsébet Surány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1911 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de novembro 1972 (61-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • grafikartisto • kostumdezajnisto |
Erzsébet SURÁNY [ŝura:nj] estis rumania hungara grafikistino, ilustristino. Ŝi naskiĝis en Budapeŝto la 14-an de novembro 1911 kaj mortis la 26-an de novembro 1972 en Kluĵo.
Kariero
Erzsébet Surány faris siajn artajn studojn en privatskolojn. De 1945 ŝi vivis en Kluĵo. Inter 1950–55 ŝi estis artdirektorino de la pupteatro de Kluĵo, poste ĝis 1958 sekciestrino de la Transilvania Etnografia Muzeo. Ŝi ilustris plurajn porjunularajn librojn (Zoltán Veress: Irgum-Burgum Benedek. 1959; Jenő Kiss: Gépek erdeje. 1960; Kék virág. 1961; Cervantes: Don Quijote. 1971). Ŝi dizajnis ankaŭ afiŝojn kaj pupkostumojn.
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.