Erzsébet Schaár | |
---|---|
Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1908 en Budafok |
Morto | 29-an de aŭgusto 1975 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Vilt |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • arkitekto |
Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt.
Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio
Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsigmond Kisfaludi Strobl. En 1926 ŝi studvojaĝis en Parizo, reveninta ŝi haltis ankaŭ en Munkeno kaj Vieno. Ŝi konstante kreis en Budapeŝto. Ŝi edziniĝis en 1935, ŝi naskis filon en 1950. Ŝi ricevis premiojn en 1932, 1962 kaj 1972.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1930, 1932, 1974, 1983, 1988, 1999, 2005)
- Arthalo Budapeŝto (1960, 1970, 1981)
- Székesfehérvár (1966, 1974, 1977)
- Antverpeno, Gent (1972)
- Duisburg (1977)
- Venecia Bienalo (1982)
- Varsovio (1985)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj skulptaĵoj
- Déryné Széppataki Róza, Budapeŝto
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.