Erzsébet Korb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1899 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de oktobro 1925 (26-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Patro | Flóris Korb |
Frat(in)o | Flóra Korb |
Edz(in)o | Nicholas Hornyansky |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Erzsébet KORB [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korb Erzsébet estis hungara pentristo. Ŝia patro estis Flóris Korb, ŝia fratino estis Flóra Korb.
Erzsébet Korb naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Erzsébet Korb aĝis 17, kiam ŝiaj 3 pentraĵoj estis videblaj en ekspozicio. En la sekva jaro ŝi lernis en liberaj lernejoj de Oszkár Glatz, Béla Iványi-Grünwald kaj Aladár Körösfői-Kriesch, krome ŝi estis en Artistkolonio de Nagybánya, fine ŝi lernis jaron en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, kie ŝia instruisto estis István Réti. En 1919, kiam Róbert Berény estis arestita, ŝi transprenis la instruadon en la aktorlernejo de Berény. Tiutempe ŝi uzis komunan atelieron kun Vilmos Aba-Novák kaj Károly Patkó, baldaŭ ŝi aliĝis al rondo de István Szőnyi. En 1924 ŝi studvojaĝis al Italio, en la sekva jaro ŝi aranĝis ekspozicion en Romo.
Ŝiaj ne menciitaj ekspozicioj
- Muzeo Ernst (Budapeŝto) - 1923
- Muzeo Ernst (postmorta) - 1927
Elektitaj pentraĵoj
- Danaidák (1925) (vidu la bildon!)
- Május (Emberpár) (1923) (vidu la bildon!)
- Alterego (1920) (vidu la bildon!)
- József Pécsi portréja (1923) (vidu la bildon!)
- Lány portréja (1923) (vidu la bildon!)
- Országrész (1923) (vidu la bildon!)
- Danaidák
- Május (Emberpár)
- Alterego
- Portreto de József Pécsi
- Portreto de fraŭlino
- Landparto
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio