Erzsébet Kol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1897 en Kluĵo |
Morto | 15-an de novembro 1980 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Familio | |
Patro | Ferenc Kol |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • phycologist |
KOL Erzsébet estis internacifama hungara algoesploristino naskita en Koloĵvaro la 8-an de julio 1897 kaj mortinta la 15-an de novembro 1980 en Budapest.
Biografio
Erzsébet Kol havigis diplomon de mezlerneja instruisto en Szeged en 1924, doktoradon en 1925. Ŝi estis docentino ekde 1932 de la katedro de ĝenerala botaniko de la universitato. Oni habilitis ŝin privatprofesoro en 1937. Inter 1940 kaj 1948 ŝi instruis en la Universitato de Koloĵvaro kaj poste ĝis sia pensiuliĝo en 1969 ŝi laboris en la Planttenejo de la budapeŝta Nacia Muzeo. Ŝi esploris ĉefe la algojn vivantajn sur neĝo kaj glacio. Ŝia algokolekto kaj ŝiaj mikrofotografioj estas unikaj raraĵoj de muzeo.
Verkojĉefaj
- Comparative algological and hydrobiological studies in rice fields in Hungary (Bp., 1956);
- A termesztett algák (kun László Nachay, Bp., 1961);
- Kryobiologie. Biologie und Limnologie des Schnees und Eises. I. Kyrovegetation (Stuttgart, 1968).
Literaturo
- Hajdu Lajos: Dr. K. E. (Hidrol. Közt., 1981. 11. sz.);
- P. Komáromy Zsuzsa: In memoriam dr. E. K. (Ann. Mus. Nat. Hung., 1982).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.