Ervin Bossányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1891 en Regőce (Hungara reĝlando) |
Morto | la 11-an de julio 1975 en Eastcote (Britio, Anglio) |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Académie Julian • Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Infano | Jo Bossanyi |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • ceramikisto • textile artist |
Ervin Bossányi [boŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bossányi Ervin estis hungara-angla pentristo, vitralisto. Lia origina familia nomo estis Breslauer (laŭ informo de ).
Ervin Bossányi naskiĝis la 3-an de marto 1891 en Regőce (Hungara reĝlando, nuntempa Ridjica en Serbio), li mortis la 11-an de julio 1975 en Eastcote (Britio, Anglio).
Biografio
Ervin Bossányi akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1910. Lia ĉefinstruisto estis Ignác Ujváry. Dum la studentaj jaroj li studvojaĝis kun Imre Szobotka al Venecio (1908) kaj Romo (1909). Li plulernis helpe de stipendio en Parizo, Romo kaj Londono. Li batalis dum la 1-a mondmilito, fine li estis militkaptito. Li povis hejmenveni en 1919, sed li translokiĝis al Lübeck, kie li okupiĝis pri ĉiuspecaj artaĵoj. Inter 1929 kaj 1934 li laboris en Hamburgo, li faris murpentraĵojn, dekoraciojn, ceramikaĵojn kaj precipe pentritajn vitralojn. En 1934 li translokiĝis al Londono kaj li daŭris kreadojn de la pentritaj vitraloj. Inter 1950 - 1965 li kreis vitralojn al Sud-Afriko, poste li pentradis.
El solaj ekspozicioj
El grupaj ekspozicioj
- 1911-1914 Parizo
- 1922 Hamburgo
Fontoj
- Skulptaĵo
- Ornamaĵo