Erustes | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45540 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sonia Morales Jiménez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 (2015) | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 4° 30′ U (mapo)39.957222222222-4.4969444444444Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 531 m [+] | ||
Areo | 9,5 km² (950 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Erustes [+] | |||
Erustes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
Ne estas tutfidinda informo pri la deveno de la termino "Erustes". Plej verŝajne ĝi devenas el eŭska irusta, trifolio, kunmetaĵo de iru, tri kaj osto, folioj. En diversaj epokoj estis nomata Herustes.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Erusteños. La censita populacio en 2011 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
Erustes estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 531 m; je 49 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Geografio
La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Domingo Pérez, Santa Olalla, Carriches, Mesegar de Tajo kaj Cebolla, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
Jam ekzistis setlejo ekde la 4a jarcento ĉar oni trovis pecon de romia-kristana tombo tiuepoka.
En 1399 ĝi aperas menciata kiel unu de la domaroj kiujn donas Alvar Pérez de Guzmán, superulo de Sevilo. Ties gravon en la 14a jarcento certigas la riĉecon de la "alfarje", nome ligna plafono de mudeĥara deveno, en la preĝejo.
Ĝi apartenis dum tempo al la graflando de Orgaz.
Dum la elmigrado de la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj la vilaĝo perdis tri kvinonojn de la loĝantaro: el 500 al 200, kio stabiliĝis.