![](../I/Rash.jpg.webp)
Speco de erupcio, pli konkrete urtikario
Erupcio estas afekcio de la haŭto. Pro erupcio la haŭto ruĝiĝas kaj/aŭ aperas sur ĝi makuloj, aknoj, veziketoj ktp, plej ofte kiel sinmontro de interna malsano aŭ nenormalaĵo.
Kaŭzoj
Alergio
- atopia dermatito
- ekzantemo
- urtikario
Infektiĝo
- bakterio
- impetigo: kontaĝa haŭt-afekcio kaŭzata de streptokoko aŭ stafilokoko, ajk kiun karakterizas erupcio de veziketoj, ellasantaj likvon, kiu, sekiĝante, formas flavajn krustojn.
- penicilino
- viruso
- ŝimo/mikozo
- intertrigo
- pityriasis versicolor
- problemo pri koaguliĝo
- petechia
- aŭtoimuna malsano
- aliaj
- eczema seborrhoicum
tio estas nur kelkaj ekzemploj; la kompleta listo estus same dika kiel lernolibro pri haŭtmedicino.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.