Ernstberg | |||
---|---|---|---|
Rigardo direkte en la sudoriento de la monto Mäuseberg apud Weinfelder Maar al la monto Ernstberg | |||
monto • vulkano | |||
Alteco | 699,8 m | ||
Situo | Germanio apud Hinterweiler; Distrikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato | ||
Montaro | Eifel | ||
Geografia situo | 50° 14′ N, 6° 46′ O (mapo)50.2302777777786.7691666666667Koordinatoj: 50° 14′ N, 6° 46′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Rimarko | stratovulkano | ||
La monto Ernstberg (ankaŭ nomata Erensberg aŭ Erresberg) apud Hinterweiler en la distrikto Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato estas kun sia alteco de 699,8 m super marnivelo la plej alta monto de la vulkana okcidenta Ejfelo kaj la dua plej alta monto de la mezmontaro Ejfelo, kies plej alta monto estas Hohe Acht (alteco 746,9 m).
Geografio
Situo
La Ernstberg situas en la centro de la Naturparko Vulkaneifel sur la teritorio de la komunumo Hinterweiler. Ĝia pinto estas ĉirkaŭ 1,2 km sudoriente de la vilaĝa preĝejo. Nordnordoriente de la monto troviĝas Dockweiler, oriente Waldkönigen, sudoriente Steinborn kaj okcidente Kirchweiler.
Montara aparteno
La monto apartenas al la Osteifel, kaj tie al la Kyllburger Waldeifel (277), subgrupo Kyllburger Waldrücken (277.2) kaj al la naturejo Prümscheid (277.20). Tuj en la sudokcidento troviĝas la Kalkeifel (276) kaj la subgrupo Nördliche Vulkaneifel (276.8) kaj la naturejo Dockweiler Vulkaneifel (276.81).
Geologio kaj flaŭro
La monto estas malnovplejstocena stratovulkano kun tipa ringforma ordo de fandskorio kun bazalt-zonoj (nefelino-leuzitito).Ĉi-tie bazalto elfluis kaj formas je al orienta deklivo duoncirklon; de mezepoko ĝis ĉirkaŭ 1930 oni rompis ĉe la montopiedo muelŝtonoj. En la arbaro kreskas la Lunaria rediviva.
Kaverno kaj muro de Marteno
Iom malsupre de la pinto troviĝas kaverno, kies vizito ne eblas. Je la alia montoflanko la roka muro de Marteno Martinswand.
Protektejo
La plej granda parto de la monto apartenas la naturprotektejo Ernstberg.