Ernst Waldbrunn
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1907 (1907-08-14)
en Český Krumlov
Morto 22-an de decembro 1977 (1977-12-22) (70-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Faculty of Law, German University in Prague
Okupo
Okupo komikisto aktoro scenaristo

Ernst WALDBRUNN (plene: Ernest Karl Anton Waldbrunn; naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1907 en Český Krumlov, mortinta la 22-an de decembro 1977 en Vieno) estis aŭstra-ĉeha aktoro germanlingva kaj kabaretisto.

Vivo

Waldbrunn doktoriĝis jurscience en Prago kaj baldaŭ poste ekaktoris sur provincaj scenejoj en Moravio. Pli malfrue li venis al Vienon, kie li aktoris en la Kabareto Simpl flanke al Karl Farkas. Li famiĝis per la de Hugo Wiener verkitaj t.n. Duoblaj konferencoj. Paralele li estis komikisto kaj karakteraktoro ĉe diversaj vienaj teatroj, ĉefe ĉe "Theater in der Josefstadt". Tie li estis ensemblarano inter 1946-77. Ankaŭ en diversaj filmoj li aperis.

Kune kun Lida Winiewicz li verkis la seriozan kaj aŭtobiografian teatraĵon Die Flucht post kies premiero en 1965 li, estante ĉefrolulo, ovacie aplaŭditis. Lia tipa balbutado taksitis aminda kaj ĉefa identigilo.

Li estis la edzo de Elfriede Ott ĝis 1964. Lia honora tombo troviĝas sur la Centra Tombejo de Vieno (grupo 40, numero 55).

Verkoj

Libroj

  • Das hat kein Goethe g'schrieben. Aber Ironimus gezeichnet, 1958
  • Die Flucht, teatraĵo, 1965, kune kun Lida Winiewicz
  • Aber, aber, Herr Professor, 1969, kun Hugo Wiener

Filmoj (elekto)

  • 1948: Der Prozeß
  • 1949: Geheimnisvolle Tiefe
  • 1949: Duell mit dem Tod
  • 1949: Mein Freund, der nicht nein sagen kann
  • 1950: Kind der Donau
  • 1950: Frühling auf dem Eis
  • 1951: Der alte Sünder
  • 1953: Auf der grünen Wiese
  • 1955: An der schönen blauen Donau
  • 1955: Heimatland
  • 1955: Der Kongreß tanzt
  • 1955: Ja, so ist das mit der Liebe (Ehesanatorium)
  • 1955: Die Wirtin zur Goldenen Krone
  • 1956: Symphonie in Gold
  • 1956: Wenn Poldi ins Manöver zieht (Manöverzwilling)
  • 1957: Scherben bringen Glück
  • 1957: Mit Rosen fängt die Liebe an
  • 1957: Der Kaiser und das Wäschermädel
  • 1957: Familie Schimek
  • 1958: Der Page vom Palast-Hotel
  • 1958: So ein Millionär hat’s schwer
  • 1958: Man ist nur zweimal jung
  • 1958: Im Prater blüh’n wieder die Bäume
  • 1958: Hoch klingt der Radetzkymarsch
  • 1959: Herrn Josefs letzte Liebe
  • 1959: Zwölf Mädchen und ein Mann
  • 1959: Ich bin kein Casanova
  • 1959: Kein Mann zum Heiraten
  • 1961: Kauf Dir einen bunten Luftballon
  • 1961: Unsere tollen Tanten
  • 1962: Die türkischen Gurken
  • 1962: Die lustige Witwe
  • 1962: Ende schlecht – Alles gut
  • 1962: Die Försterchristel
  • 1966: Das Spukschloß im Salzkammergut
  • 1969: Ein Dorf ohne Männer
  • 1969: Alle Kätzchen naschen gern
  • 1969: Liebe durch die Hintertür
  • 1970: Frau Wirtin bläst auch gern Trompete

DVDoj/CDoj

  • Karl Farkas / Ernst Waldbrunn, „G'scheites und Blödes. Conférencen und Doppelconférencen“. 1958–1971 ORF/ BMG Ariola GmbH/ Thomas Sessler Verlag GesmbH, 2002.
  • 1963: Jacobowsky und der Oberst: von Franz Werfel

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernst Waldbrunn en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.