Ernst Viktor Schellenberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1827 en Altenburg | ||||
Morto | 19-an de julio 1896 (68-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Altenburg • Germana Regno vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ernst Ludwig Schellenberg vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ernst Veit vd | ||||
Okupo | verkisto • in-home tutor • instruisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Thüringen, holdes Land vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst Viktor SCHELLENBERG (naskiĝinta la 30-an de novembro 1827 en Altenberg, mortinta la 19-an de julio 1896 en Vajmaro) estis germana instruisto kaj sekreta kortega kosilisto. Li verkis sub la pseŭdonimo Ernst Veit.
Vivo
Schellenberg studis en Jena kaj doktoriĝis pri filozofio samloke. En 1846 li estis aliĝinta al la studenta korporacio Burschenschaft auf dem Fürstenkeller kunfondonte pli malfrue la klubon Burschenschaft Germania Jena. Tie li iĝis honora membro.[1] Sekve li aktivis kiel doma, privata kaj publika instruisto en diversaj landoj. Sed en la 1858-a jaro li vokiĝis Vajmaron al la Supera Porknabina Lernejo (Sophienstift). Ties estro li fariĝis en 1870, kaj la profesoran titolon akiris li jaron pli malfrue. Ekde 1878 li rajtis nomiĝi kortega konsilisto kaj de 1889 eĉ sekreta kortega konsilisto.
La tekston por la kanto Thüringen, holdes Land publikigis li en 1876 en sia kolekto Kleinen Lieder- und Bilderbuch, kiun muzikigis Carl Müllerhartung. Ĝi estiĝis la himno de la nova fondita lando Turingio en la 1920-a jaro.
Lia filo Ernst Ludwig Schellenberg estis verkisto.
Verkoj
- 1858 Ulk oder Des Guten zu viel
- 1876 Kleines Lieder- und Bilderbuch
- 1892 Das große Jahr (1870-1871)
Literaturo
- Deutsches Literatur-Lexikon (Wilhelm Kosch), volumo 14, kol. 403; ĉe: Francke Verlag, Bern 1992.
- Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 605.
Notoj
- ↑ Gustav Heinrich Schneider: Die Burschenschaft Germania zu Jena. Eine Festschrift. Jena 1897, p. 564.